Erik Jan Hanussen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erik Jan Hanussen
Persona informo
Naskonomo Harschel Steinschneider
Naskiĝo 2-an de junio 1889 (1889-06-02)
en Vieno
Morto 25-an de marto 1933 (1933-03-25) (43-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Germanio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo mentalist • astrologo • illusionist
vdr
Klarvidado

Erik Jan HANUSSEN (pseŭdonimo por Hermann Chajm Steinschneider; naskiĝinta en la 2-a de junio 1889 en Ottakring, mortinta la 25-an de marto 1933 en Berlino) estis aŭstra-ĉeĥa varieteartisto kaj klarvidanto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de aktoro kaj komercisto li laŭdire instruis dum la Unua mondmilito soldatojn en rabdismo. En 1918 sekvis liaj unuaj sinprezentoj en Vieno kiel telepatiisto, poste li deĵoris kiel ĵurnalisto, aktoro, cirkartisto, (mentala) iluziisto kaj prestidigitisto. Akuzite dum la t.n. Proceso kontraŭmagiista de Litoměřice (1929/30) pro fraŭdo devis aperi antaŭtribunale sed estis absolvita.

Kvankam liaj agoj ĉiam estis duonbonaj li havis brilan memprezentigon. Krom - tute nesufiĉa - membiografio aperis serio da skribaĵoj pri okultismaj temoj. En memeldonejo Hanussen surmerkatigis gazeton kun ŝanĝantaj titoloj. Kaj sursceneje dum pluraj turneoj kiel "klarvidanto" kiel ankaŭ per privataj konsultadoj li iĝis stelulo okultismo kaj gajnis multegon da mono: parton li tamen devis uzi por gajni multnombrajn procesojn.

Joseph Goebbels nomis lin en 1931 "ĉeha judo" sed devis repreni tiun ĉi aserton. Per diversaj profetaĵoj en siaj "astrologiaj-politikaj" gazetoj li iel helpis la potencakiron de Adolf Hitler: ĝenerale konstateblas ekde 1930 alproksimiĝo de Hanussen al la naziaj organizoj NSDAP kaj al SA. La berlinajn taĉmentojn sub la gvidanto Wolf-Heinrich von Helldorff li finance helpis kaj aliaflanke uzis por siaj propraj celoj.

Klarvidanto de la Tria Regno[redakti | redakti fonton]

Je la komenco de la jaro 1933 Hanussen estis en la kulmino kariera kiam li titolitis "klarvidanto de la Tria Regno" kaj malfermis en Berlino sian "Palacon de okultismo". En lia gazeto oni legis pri baldaŭa malesperago de membro de la Komunista Partio de Germanio. La dum unu lia prezento per hipnota perilo farita antaŭdiro de brulanta ejego (interpretite kiel la incendio de Reichstag) estis samtempe la kondamno al morto. Laŭ ordono de superuloj naziaj Hanussen forkondukitis kaj ekzekutitis. Ĉu nur politikaj aŭ ankaŭ financaj kialoj respektive la timo antaŭ sekretomalkaŝigo fare de Hanussen estis la kaŭzo, ne klaras. Ĉiuokaze, ĝis nun oni ne scias de kiu Hanussen informitis pri la parlamenta forbruligo.

La memfarita bildo de lia persono kaj la politikaj envolviĝoj de Hanussen provokis tute ne kompreneblan legendigan reton. Lia vivo plurfoje filmigitis.

Literaturo (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Erik Jan Hanussen: Uhu ist tot und Anderes, Friedrich Grosse, Olomouc 1915.
  • Hermann Steinschneider: Was so über's Brettl ging : Poetika aus Musentempeln, die ohne Vorhang spielen, Groak, Olomouc, 1915.
  • Erik Jan Hanussen: Worauf beruht das –?! Telepathie, ihre Erklärung und Ausübung, Selbstverlag, Krakovo 1917.
  • Erik Jan Hanussen-Steinschneider: Das Gedankenlesen, Telepathie (kun portreto), Waldheim-Eberle, Wien 1920 (NA zusammen mit Das Gomboloy: Zauber Kellerhof e. K. 2014 ISBN 978-3000475030).
  • Erik Jan Hanussen: Schließ die Augen! Brettl-Lieder, o.O. 1920.
  • Erik Jan Hanussen: Die Weltseele, o.O. 1922.
  • Erik Jan Hanussen: Das Gomboloy. Mein System zur Beherrschung der Nerven, Selbstverlag "Hagover" (Günzburger Druckerei), Jablonec nad Nisou, 1927.
  • Erik Jan Hanussen: Meine Lebenslinie (membiografio 1884-1930), Universitas, Berlin 1930 (nova eldono: Wunderkammer / Edition Flaschenpost, Neu-Isenburg 2009, ISBN 978-3-941245-02-0).

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Hanussen mem faris en Aŭstrio kelkajn ne konservitajn filmojn en kiuj li ludis hipnotigantojn, ekz. Hypnose (1919) kaj Der rätselhafte Tod (1921)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bruno Frei: Der Hellseher. Leben und Sterben des E.J.H. Strasbourg: Sebastian Brant, 1934, wieder (2. Aufl.) Köln: Prometh, 1980, Nachwort und Hg. Antonia Grunenberg ISBN 3-922009-33-6
  • Wilfried Kugel: Hanussen – Die wahre Geschichte des Hermann Steinschneider. Grupello, Düsseldorf 1998, ISBN 3-928234-75-7
  • Biografio ĉe ÖBL
  • Delia Müller: Das bittere Erbe: Erika Fuchs, Tochter des Hellseher Hanussen erzählt. Athesia, Bozen 2006, ISBN 978-88-601-1064-0.
  • Mel Gordon: Hanussen: Hitler's Jewish Clairvoyant (2001) (engl.), ISBN 0-922915-68-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]