Erika Lust

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erika Lust
Persona informo
Naskonomo Erika Ellinor Hallqvist
Aliaj nomoj Erika Lust
Naskiĝo 5-an de aprilo 1977 (1977-04-05) (47-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj svedaanglahispana
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Universitato de Lund
Okupo
Okupo reĝisoro de pornografia filmo • verkistofilmreĝisorofilmproduktoroscenaristo • reĝisoro • pornografia aktoro • Pornhuber
TTT
Retejo http://erikalust.com
vdr

Erika Hallqvist, dirita Erika Lust, naskiĝis en 1977 en Stokholmo[1], Svedio, estas reĝisorino, scenaristino, pornografia filmproduktantino kaj sveda verkistino. Ŝi estas unu el la pionirinoj de la feminisma pornografio[2].

Kariero[redakti | redakti fonton]

Erika Lust studis politikajn sciencojn ĉe la universitato de Lund (en Svedio) kaj specialiĝis en homaj rajtoj kaj feminismo. Post ŝia diplomiĝo en 2000, ŝi transloĝiĝis al Barcelono, Hispanio, kie ŝi studis la hispanan lingvon.

Kun la celo studi filmproduktadon, Erika Lust devis produkti kurtmetraĵon (The Good Girl) kio konsciigis ŝin pri ŝia intereso por grafikaj filmoj havante por temo la inan seksecon[3]. Ŝia unua projekto, kurtmetraĵo titolita The Good Girl, ŝi mem verkis en 2004, malmulte da tempo post la fondo de ŝia propra entrepreno Lust Films. Tiu tilmo aperis sub la permesilo Creative Commons[4].

Ŝi laboras en pluraj teatroj, poste ŝi fondas ŝian propran filmkompanion (Lust Films), specialigita en la feminisma pornografio.

Ŝia libro Good Porn aperis en 2009 ĉe Seal Press. La libro Good Porn celas esti gvidilo dediĉita al virinoj kaj serĉas disrompi la pornografiajn kliŝojn permesante feminisman kaj nuntempan diskurson rilate al la temo.

Feminisma pornografio kaj laboretiko[redakti | redakti fonton]

Erika Lust proponas pornografian universon precipe dediĉitan al la virinoj koncentrante la scenarojn kaj la bildojn sur la ina plezuro[5]. La korpoj surscenigitaj estas diversigitaj kaj iras foje kontraŭ la fizikaj idealoj kiujn oni retrovas en la konvencia pornografio.

Ŝia laboretiko esprimas sin ĉefe per la malakcepto engaĝi aktorinojn kaj aktorojn kiuj estas malpli ol 23-jaraj[6]. Ŝia laborteamo estas kunmetita de plimulto de virinoj, inkluzive por la postenoj de la teknika realigo kaj tiuj kiuj postula decidigajn kaj artajn rolojn[6], inversa al la dominanta vira vidpunkto en la kutima pornografio.

Ŝi alkuraĝigas la uzon de kondomo laŭ la prioritatoj kaj la facileco de la geaktoroj kaj apogas la praktikon de sana kaj sekura sekseco, kiel menciita ankaŭ je la malfermo de ŝiaj filmoj kaj de ŝiaj kurtmetraĵoj.

La Porna Konversacio[redakti | redakti fonton]

The Porn Conversation (La porna konversacio) estas platformo elpensite en 2017 de Erika Lust kaj ŝia edzo Pablo Dobner kun la celo proponi al la gepatroj la eblon paroli pri pornografio kun iliaj infanoj kaj/aŭ iliaj adoleskantoj[7] por informi tiujn pri la realo de la pornografia universo kaj gvidi ilin tiel al rigardo pli lumigita pri la vidaj reprezentadoj de seksumado.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 2007 : Five Hot Stories For Her
  • 2008 : Barcelona Sex Project
  • 2010 : Life Love Lust
  • 2011 : Room 33
  • 2011 : Cabaret Desire

Kurtmetraĵoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • 2009 : X: a Woman's Guide to Good Porn
  • 2010 : Erotic Bible to Europe
  • 2010 : Love Me Like You Hate Me
  • 2011 : Six Female Voices kun Antia Pagant
  • 2013 : La Canción de Nora
  • 2013 : Let's Make a Porno

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. france Erika Lust, réalisatrice porno et féministe arkivo, Les Inrocks, la 25-an de septembre 2014 (alirite la 24-an de aprilo 2020).
  2. Erika Lust ĉe Interreta filma datumbazo (angle) arkivo, IMDb (alirite la 24-an de aprilo 2020).
  3. france Elvire von Bardeleben, «Un apéro avec Erika Lust : "Je veux rendre la sexualité féminine positive"», Le Monde.fr,‎ la 24-an de aŭgusto 18 (rete legebla arkivo, alirite la 7-an de novembro 2018).
  4. angle Angela Watercutter, Erika Lust: The Porn Director on a Mission to Get More Women Behind the Camera, Wired,‎ la 6-an de januaro 2017 (ISSN 1059-1028, rete legebla arkivo, (alirite la 24-an de aprilo 2020).
  5. angle Tracy Clark-Flory, Erika Lust Says She Has an 'Ethical' Alternative to 'Mass-Produced' Porn, Jezebel,‎ la 5-an de aŭgusto 2018 (rete legebla arkivo, alirite la 7-an de novembro 2018).
  6. 6,0 6,1 angle Nadja Sayej, Erika Lust is fighting to prove porn can be a feminist enterprise arkivo, Newsweek, la 8-an de marto 2016 (alirite la 24-an de aprilo 2020).
  7. france Alice Claux, Et si le porno féministe mettait fin à la guerre des sexes ? arkivo, Technikart, la19-an de juin 2019 (alirite la 24-an de aprilo 2020).