Eritreo (planto)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Centaurium erythraea
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specio
| ||||||||||||
Centaurium erythraea | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Eritreo (Centaurium erythraea) estas planto el la familio de la Gencianacoj (Gentianaceae). La specio kreskas en herboriĉaj, humidaj lokoj kaj en arbaroj sur sabla grundo. La specio estas sufiĉe rara kaj kelkfoje protektata.
Ĝi estas malmulte disbranĉiĝinta, senhara planto de 5-40 cm alto, kun platigitaj grapoloj.
La floro estas rozkolora ĝis ruĝa kaj havas diametron de 1-1,5 cm. La petaloj estas deformitaj al tubo kun kvin elstaraj baskoj. La kaliko havas kvin longajn mallarĝajn "dentojn". La floroj formas platigitajn grapolojn kiuj floras de junio aŭ julio ĝis septembro.
La frukto estas kapsulo.
La planto havas kontraŭajn tigofoliojn. La radikfolioj estas en rozeto, kiu estas ovala, elipsa aŭ iom spatelforma.