Ernest Rutherford
Ernest RUTHERFORD (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1871, mortis la 19-an de oktobro 1937) estis angla fizikisto.
Ernest Rutherford naskiĝis en Brightwater apud Nelson (Novzelando). En Novzelando, li studis fizikon kaj matematikon. En la jaro 1895, li vojaĝis al Britio, por daŭrigi siajn studojn en Kembriĝo. Ekde 1898, li okupis profesoran postenon en Montrealo (Kanado), kaj ekde 1907 li agadis en Manchester (Britio). Kulmino de lia kariero estis la gajno de la Premio Nobel de Kemio en 1908. Ekde 1919, li gvidis la laboratorion Cavendish en Kembriĝo. En la jaro 1931 li gajnis la nobeltitolon Lord Rutherford of Nelson. Li mortis en Kembriĝo.
La plej fama scienca merito de Ernest Rutherford estas lia kontribuo al la laŭ li nomata atommodelo, laŭ kiu malgranda centra parto koncentras ŝargon ĉirkaŭitan de nubo da elektronoj . Pro siaj esploroj pri radioaktiveco li nuntempe estas rigardata kiel unu el la fondintoj de la nuklea fiziko.
Omaĝoj
- Ruterfordio estas ĥemia elemento, kiu tiel nomiĝis en lia honoro.
- La asteroido 1249 Rutherfordia, nomita en lia honoro
- La kratero Rutherford estas kratero sur la nevidebla flanko de Luno.
- Rutherford Appleton Laboratory estas brita scienca esplorlaboratorio en Oxfordshire.
- En 1992, estis kreita novzelanda bankbileto prezentanta Rutherford-n.
- Medalo Rutherford estas premio de la Royal Society of New Zealand por elstaraj kontribuantoj al la novzelanda scienco kaj kulturo rilante al scienco, matematiko, socia scienco kaj teĥnologio.
|