Erwin Wagenhofer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erwin Wagenhofer
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1961 (1961-05-27) (62-jaraĝa)
en Amstetten (Aŭstrio)
Lingvoj germananederlanda
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Technologisches Gewerbemuseum
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • universitata instruisto • ĉefkameraistofilmmuntisto • reĝisoro
vdr
Wagenhofer Erwin 2005

Erwin WAGENHOFER (* 27-a de majo 1961 en Amstetten) estas aŭstra aŭtoro kaj reĝisoro.

En 1981 li prezentis sian unuan mallongan filmon Endstation normal. Du jarojn poste lia mallonga filmo Das Loch (La truo) estis montrita ĉe la Krakova filmfestivalo.

De 1983 ĝis 1987 li laboris kiel reĝisora kaj fotista asistanto por pluraj produktaĵoj de ORF por kaj dramaj kaj dokumentaj filmoj. En 1987 li memstariĝis kiel aŭtoro kaj reĝisoro. En 1988 li portretis la artiston Oswald Oberhuber en Das Fragmentarische an der Kunst (La fragmenteco de arto).

De 1995 ĝis 2000 li instruis ĉe Donauuniversität en Krems. Depost 2002 li instruas ĉe Universität für angewandte Kunst en Vieno. Post 2001 li finverkis scenarojn por pluraj filmoj.

En 2005 Wagenhofer reĝisoris la longan dokumentan filmon We feed the world (Ni nutras la mondon), produktita de Allegro Film. Temas pri industriigo de manĝaĵproduktado kaj montras internacian agrikulturan politikon el kritika vidpunkto, precipe al la rolo de la Eŭropa Unio en tiu proceso. La filmo estis spektita de pli ol 800.000 homoj en Eŭropo. Montrita ĉe multaj festivaloj ĝi gajnis plurajn premiojn.

En oktobro 2008 lia sekva dokumenta filmo Let's Make Money (Ni faru monon) estis ekmontrita en Germanio,Aŭstrio kaj Francio. Ĝia temo estas la tutmonda financa sistemo kaj la malegala disdonado de riĉeco.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Mallongaj filmoj:

  • 1981: Endstation normal
  • 1982: Der stumme Frühling
  • 1983: Das Loch
  • 2001: Limes... Aktion Limes (dokumenta filmo)
  • 2002: Moving Vienna (dokumenta filmo)
  • 2002: Agnes ...

Televidaj filmoj (elekto):

  • 1988: Das Fragmentarische in der Kunst
  • 1990: Wettertanz
  • 1995: Chasing After The Molecule (dokumenta filmo)
  • 1997: Off Screen
  • 1998: Menschen am Fluss (dokumenta filmo)
  • 1999: Die vergorene Heimat
  • 1999: Daheim in Europa (dokumenta filmo)
  • 2000: Der Gebrauch des Menschen
  • 2003: Operation Figurini (dokumenta filmo)

Kinejaj filmoj:

Premioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]