Eugene Victor Debs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugene Victor Debs
Persona informo
Eugene V. Debs
Naskiĝo 5-an de novembro 1855 (1855-11-05)
en Terre Haute
Morto 20-an de oktobro 1926 (1926-10-20) (70-jaraĝa)
en Elmhurst
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Highland Lawn Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Socialisma Partio de Usono vd
Subskribo Eugene Victor Debs
Familio
Gefratoj Theodore Debs vd
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto • pacaktivisto • politika aktivisto • verkisto vd
Aktiva en Indianapolo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eugene Victor DEBS (naskiĝis la 5-an de novembro 1855, mortis la 20-an de oktobro 1926) estis usona laborista kaj politika gvidanto kaj socialisma politikisto. 5-foje li kandidatiĝis por la Socialista Partio de Ameriko en balotado por la posteno de prezidento de Usono: en 1904, 1908, 1912 kaj 1920 li kunkonkuris pri la prezidanta elekto, kaj kvankam li neniam venkis, liaj prezidantaj kampanjoj estis forta varbado por la partio: la prezidanto de Usono fine en 1904 iĝis Theodore Roosevelt, en 1908 William Howard Taft, en 1912 Woodrow Wilson kaj en 1920 Warren G. Harding.

Debs naskiĝis en Terre Haute, Indianao. Li fariĝis eminenta gvidanto en la laborista movado. Tio komenciĝis en 1875 en la Frataro de Lokomotivaj Hejtistoj (angle: Brotherhood of Locomotive Firemen).

En 1893 li organizis la unuan industrian sindikaton en Usono, la Usona Fervoja Sindikato (angle: American Railway Union).

Oni malliberiigis lin en 1894 pro bojkoto de la entrepreno Pullman.

En 1900, 1904, 1912 kaj 1920 (la lasta dum li estis enkarcerigita) li kandidatiĝis por la posteno de usona prezidento. En la balotado en 1920 li gajnis 913 664 voĉdonojn – la plej granda kvanto iam ajn por kandidato de la Socialista Partio.

Kadre de tio elstarigendas, ke la partio fervore opoziciis kontraŭ usona partopreno en la unua mondmilito - tio, kvankam bonvenigita de multaj, ankaŭ kaŭzis oficialan subpremon kaj fortan persekutadon. En 1918 Eugene Victor Debs faris publikan paroladon en Canton, Ohio kontraŭ la unua mondmilito kaj li estis arestita. Oni kondamnis lin al 10 jaroj da karcero aj li perdis voĉdonrajtojn por la tuta vivo. La 25-an de decembro 1921 Prezidento Warren G. Harding liberigis lin.

Li ankaŭ estis gvidanto de la Industriaj Laboristoj de la Mondo (angle: Industrial Workers of the World - IWW) dum tiu periodo.

En 1926, li mortis en Ilinojso.