Eugenio d'Ors

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugenio d'Ors
Persona informo
Aliaj nomoj Xènius
Naskiĝo 18-an de septembro 1881 (1881-09-18)
en Barcelono
Morto 26-an de septembro 1954 (1954-09-26) (73-jaraĝa)
en Vilanova i la Geltrú
Tombo Cementiri de Vilafranca del Penedès
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Barcelono
Familio
Frat(in)o Josep Enric d'Ors i Rovira
Edz(in)o Maria Pérez i Peix
Infanoj Álvaro d'Ors • Víctor d'Ors
Okupo
Okupo verkistoĵurnalistofilozofoartokritikistoprofesoro • literaturkritikisto • arthistoriisto
vdr

Eugenio d'Ors Rovira kaj en kataluna Eugeni d'Ors i Rovira (Barcelono, 28-a de septembro 1881 - Vilanova i la Geltrú, 25-a de septembro 1954) estis hispana verkisto, eseisto, ĵurnalisto, desegnisto, filozofo kaj artokritikisto. Li verkis kaj en hispana kaj en kataluna.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li studis juron, doktorecon, ĵurnalistiĝis, kaj famiĝis per la pseŭdonimo de «Xenius», sed uzis ankaŭ tiujn de «Octavio», «Octavi de Romeu»,[1]​ «Joan de Deu Politeu», «El Guaita», «Miler» kaj «Xan», kaj kiel tradukisto tiun de «Pedro Llerena».

Li kunlaboris en la tiamaj literaturaj revuoj kiel Quatre gats, La Creu del Montseny, Pèl & Ploma kaj Auba, krom pri kritiko de arto en El Poble Català inter 1904 kaj 1905. Li partoprenis en la babilrondoj de la barcelona kafejo de Els Quatre Gats, al kiuj venis famaj artistoj kiel Picasso, sed li preferis la stetikon de la klasika arto de Grekio kaj Romo unuflanke kaj pri la tradiciismo katalunista, la rurismo kaj la folkloro. Laŭ Javier Varela Tortajada, D'Ors montris ekkariere signalojn «de ekstremisma naciismo».[2]

Li edziĝis en 1906 kaj samjare instaliĝis en Parizo kie laboris kiel ĵurnalisto kaj trempiĝis en la tiama kulturo de tiama Eŭropo (ĉefe pri filozofio) ĝis 1910. La geedzoj divorcos antaŭ la Hispana Enlanda Milito. Li partoprenis en politiko inter 1917 kaj 1919 kiel Direktoro de Publika Instruado de la Mancomunidad de Cataluña. Tio rezultis en grava politika polemiko en la katalunaj instancoj, liaj retiriĝo kaj foriro el Katalunio. En 1920 li setliĝis en Madrido. En 1921 li veturis al Argentino, por prelegoj. En 1923 li pluigis sian verkadon de glosoj, nun ne en kataluna sed en hispana en ABC, kaj tio pliigis sian famon. En tiuj jaroj li verkis siajn plej konatajn verkojn: nome Tres horas en el Museo del Prado (1922), la dramo Guillermo Tell (1926), La vida de Goya (1928). En 1927 li estis elektita membro de la Real Academia Española, kaj samjare li revenis portempe al Parizo kiel reprezentanto de Hispanio en la Internacia Instituo de Intelektula Kunlaborado. Ankaŭ la jaroj de Francio estis fruktodonaj ĉefe pri arto: Paul Cézanne (1930), Pablo Picasso (1930) kaj Du Baroque (1935).

Kiam startis la Hispana Enlanda Milito, li estis en Parizo. En 1937 li revenis al Hispanio en la frankisma teritorio, dum liaj tri filoj militis en la frankisma armeo. Ekde tiam li partoprenis en altaj postenoj por la frankismaj propagando kaj kultura agado.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La muerte de Isidro Nonell. (1905) Madrid: Ediciones "El Banquete", 1905.
  • La ben plantada. (1911) Barcelona: Edicions 62 i "la Caixa", 1992, Traduko: Barcelona: Planeta, 1982.
  • La Filosofía del hombre que trabaja y que juega (1914). Madrid: Libertarias/Prodhufi, 1995.
  • Flos Sophorum. Ejemplario de la vida de los grandes sabios. Barcelona: Seix Barral, 1914.
  • De la amistad y del diálogo. (1914) Madrid: Publicaciones de la Residencia de Estudiantes, 1919.
  • Aprendizaje y heroísmo. Madrid: Publicaciones de la Residencia de Estudiantes, 1915.
  • Una Primera Lección de Filosofía. (1917) Madrid: La Lectura, 1926.
  • Oceanografia del Tedi. Barcelona: Quaderns d'Estudis, 1918 / Barcelona: Selecta, 1948 / Barcelona: Edicions 62, 1988 / Barcelona: Quaderns Crema, 1994.
  • Grandeza y servidumbre de la inteligencia. Madrid: Publicaciones de la Residencia de Estudiantes, 1919.
  • La vall de Josafat. Madrid: Athenea, 1921 / Madrid: Espasa Calpe, 1946. (Trad. Rafael Marquina.)
  • Tres horas en el Museo del Prado. Itinerario estético. (1922) Madrid: Editorial América Ibérica, 1992.
  • Introducción a la filosofía. Buenos Aires: Agencia General de librería y publicaciones, 1921.
  • Cuando ya esté tranquilo. Madrid: Renacimiento, 1930.
  • Introducción a la vida angélica. Buenos Aires: Editoriales Reunidas, 1939 / Madrid: Tecnos, 1986.
  • Gnómica. Madrid: 1941.
  • Epos de los Destinos. Madrid: Editora Nacional, 1943.
  • La civilización en la historia. La Historia del Mundo en 500 palabras. Madrid: Ediciones Españolas, 1943.
  • Lo barroco. Madrid: Aguilar, 1944 / Madrid: Tecnos, 1993.
  • Mis salones. Madrid: Aguilar, 1945.
  • Estilos del pensar. Madrid: Ediciones y Publicaciones Españolas, 1945.
  • Index Sum. Madrid: Aguilar, 1946.
  • El secreto de la filosofia. Barcelona: Aguilar, 1947.
  • Obra catalana completa (1906-1910) Barcelona: Selecta, 1950.
  • La verdadera historia de Lidia de Cadaqués. Barcelona: José Janés, 1954.
  • La ciencia de la cultura. Madrid: Rialp, 1964.
  • Cartas a Tina. Barcelona: Plaza & Janés, 1967.
  • Glosari (1915-1917) Barcelona: Quaderns Crema, 1990.
  • Papers anteriors al Glosari (1887-1906) Barcelona: Quaderns Crema, 1994.
  • Novísimo Glosario (1944-1945) Madrid: Aguilar, 1946.
  • Nuevo Glosario (1920-1943) Madrid: Aguilar, 1947.
  • El apasionado mundo del atado de zapatillas. Madrid: Ediciones y Publicaciones Españolas, 1975.
  • Ricardo Parellada, eld. (2009). Las aporías de Zenón de Elea y la noción moderna del espacio-tiempo (1a eldono). Encuentro. p. 144. ISBN 9788474909555.
  • Confesiones y recuerdos. Editorial Pre-Textos. 2000.
  • La vida breve. Editorial Pre-Textos. 2003.
  • Els fenòmens de l'atenció. (eld. Víctor Pérez Flores kun prologo de Xavier Pla) Santa Coloma de Queralt: Obrador Edèndum, 2017 sumario [pdf].

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • De la ermita al Finisterre. Granada: Comares, 1998.

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Guillermo Tell, 1926.
  • El nou Prometeu encadenat. Barcelona: Edicions 62, 1966.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «El álter ego de Eugenio d’Ors. Círculo de Bellas Artes. Alcalá, 42. Madrid. Hasta el 11 de enero». El Cultural. 19a de decembro 2002. Konsultita la 23an de julio 2017.
  2. Varela, 1999, pp. 49-50.
  3. Julio Rodríguez Puértolas (2008). Historia de la literatura fascista española I. Akal, p. 150

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • González Cuevas, Pedro Carlos (1997). «Las derechas españolas ante la crisis del 98». Studia historica. Historia contemporánea (Salamanca: Universidad de Salamanca) (15): 193-219. ISSN 0213-2087.
  • Varela, Javier (julio-diciembre de 1999). «El sueño imperial de Eugenio D'Ors». Historia y Política (Centro de Estudios Políticos y Constitucionales) (2): 39-82. ISSN 1575-0361.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eugenio d'Ors en la hispana Vikipedio.