Eusebio Asquerino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eusebio Asquerino
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1822 (1822-11-14)
en Sevilo
Morto 14-an de marto 1892 (1892-03-14) (69-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Gefratoj Eduardo Asquerino García vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • ĵurnalistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eusebio Asquerino García (Sevilo, 14-a de novembro de 1822 - Madrido, 14-a de marto de 1892), estis hispana verkisto, ankaŭ frato de la verkisto Eduardo Asquerino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis redaktoro aŭ ĉefredaktoro de la gazetoj El Alba (1838), El Eco de la Revolución (1843), El 1.º de Septiembre (1843), El Tío Vivo (1845) kaj El Universal (1869). Li ankaŭ partoprenis aktive en la revuo La América, kie li anstataŭis en la ĉefredaktoreco sian fraton.[1] Li mortiĝis en la Provinca Malsanulejo de Madrido okupante unu el la litoj por gravuloj el kiuj disponis la Asocio de Verkistoj kaj Artistoj.

Li estis aŭtoro de Poesías (1870) kiu montras influon de José de Espronceda kaj de José Zorrilla. Kelkaj montras progresistajn nuancojn, kiaj A Lincoln (1865) kaj El obrero (la laboristo, 1869). Kun sia frato Eduardo li kultivis la teatron, kaj lasis diversajn verkojn kunlabore: Doña Urraca (1865), La judía de Toledo (1843), Casada, virgen y mártir (1843), Españoles sobre todo (1844), Los tesoros del rey (1850).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cf. Manuel Ossorio y Bernard, Ensayo de un catálogo de periodistas españoles del siglo XIX. Madrid, 1904, p. 28.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid: Cátedra, 1982 (3.ª ed.).
  • Manuel Ossorio y Bernard, Ensayo de un catálogo de periodistas españoles del siglo XIX. Madrid, 1904

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]