Eva Klotz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eva Klotz
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1951 (1951-06-04) (72-jaraĝa)
en Walten
Lingvoj italagermana
Ŝtataneco Italio
Alma mater Universitato de Innsbruck
Familio
Patro Georg Klotz
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Klotz dum manifestacio de Schützen en 2008 en Bozen

Eva KLOTZ (naskita la 4-an de junio 1951 en Walten, St. Leonhard in Passeier) estas italia politikistino germanlingva el Sudtirolo. Ŝi estis membro de la Landa parlamento de Sudtirolo ekde 2007 por la partio Sudtirola Libereco.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Eva Klotz estas la plej maljuna de la ses infanoj de la sudtirola liberecbatalanto Georg Klotz. Ŝi studis edukadon ĉe la Universitato de Innsbruck, specialiĝante pri historio, folkloro, kaj filozofio. Post sukcesa finstudo en 1974, ŝi instruis la germanan, geografion, la latinan, kaj historion ĉe mezlernejoj diversaj en Sudtirolo.

Inter 1980 kaj 1983 ŝi estis urbokonsilistino por la Sudtirola Popola Partio (SVP) en la grandurbo de Bozen, la ĉefurbo de Sudtirolo. En 1983 ŝi iĝis reprezentantino, denove por SVP. Ĉe tiu punkto ŝi decidis prirezigni instruadon kaj dediĉi sin sole al politiko por antaŭenpuŝi la sudtirolajn mem-determinadorajtojn.

En 1989, malfeliĉa pro la modera politiko fare de Silvius Magnago, ŝi forlasis SVP kaj kunfondis novan politikan movadon nomita Union für Südtirol (UfS). Ŝi estis elektita reprezentanto en la landa parlamento kaj restis deputitino de UfS inter 1989 kaj 2007.

En 2007 konfliktoj ekestis ene de membroj de UfS: Eva Klotz sur unu flanko kaj Andreas Pöder sur la alia. Nekapablaj trovi kompromison taksitan kontentiga, Eva Klotz, Sven Knoll kaj aliaj, forlasinte la sinon de UfS, fondis la menciitan partion “Sudtirola Libereco“. Por tiu nova politika frakcio ŝi denove estis elektita asembleanino inter 2008 kaj 2013. En 2014, Klotz abdikis forlasante la parlamenton pro personaj kialoj.

Ŝi vivas nuntempe vivas en Bozen kun sia dua edzo Hans Bachmann.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Georg Klotz. Freiheitskämpfer für die Einheit Tirols, Molden, Wien 2002 (ISBN 3-85485-083-2)
  • (traduko itala) Georg Klotz: una vita per l'unità del Tirolo, Effekt! Buch, Neumarkt 2012, ISBN 978-88-9705-311-8

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eva Klotz en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]