Eva Marie Saint

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint kaj Marlon Brando in On the Waterfront, 1954.
Eva Marie Saint
Oskar-premiito
Persona informo
Eva Marie Saint
Naskiĝo 4-an de julio 1924 (1924-07-04) (99-jaraĝa)
en Newark
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Actors Studio • Ŝtata Universitato de Bowling Green • Bethlehem Central High School • Stella Adler Studio of Acting • HB Studio vd
Familio
Patrino Eva Marie Saint vd
Edz(in)o Jeffrey Hayden vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1947– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eva Marie SAINT (4a de julio, 1924) estas usona aktorino. En kariero kiu daŭris ĉirkaŭ 75 jaroj, ŝi estas plej bone konata kiel stelulino en la filmoj de Elia Kazan nome On the Waterfront (1954), kaj de Alfred Hitchcock nome North by Northwest (1959). Pro la unua ŝi ricevis Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Helpaktorino. Post la morto de Olivia de Havilland en 2020 ŝi iĝis la plej aĝa vivanta Oskar-premiito kaj unu el la lastaj survivantaj steluloj el la Ora Epoko de la Holivuda Kinarto.

Saint en North by Northwest, 1959.

Ŝi ricevis nomumojn por premioj Ora Globo kaj BAFTA pro A Hatful of Rain (1957) kaj atingis premion Primetime Emmy pro la televida serieto Like Us (1990). Ŝia kinkariero inkludas rolojn en Raintree County (1957), Exodus (1960), The Russians Are Coming, the Russians Are Coming (1965), Grand Prix (1966), Nothing in Common (1986), Because of Winn-Dixie (2005), Superman Returns (2006), kaj Winter's Tale (2014).

Ŝi entute stelulis en 21 kinfilmoj, en 48 televidaj filmoj aŭ serioj, kaj ricevis 8 gravajn premiojn kaj 8 aliajn nomumojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]