Evangeliaro de Lindisfarne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Folio 27r el la Evangeliaro de Lindisfarne enhavas la "incipit" el la Evangelio laŭ Mateo.

La Evangeliaro de Lindisfarne (Londono, Brita Biblioteko Cotton MS Nero D.IV) estas ilustrita manuskripto evangeliaro probable produktita ĉirkaŭ la jaroj 715-720 en la monaĥejo de Lindisfarne, ĉe la marbordo de Northumberland, kiu estas nune en la Brita Biblioteko en Londono.[1] La manuskripto estas unu el la plej fajnaj verkoj en la unika stilo de Hibern-Saksa aŭ Insula arto, kombinanta elementojn de Mediteranea, Anglo-Saksa kaj Kelta artoj.[2]

La Evangeliaro de Lindisfarne estas supozeble la verko de monaĥo nomia Eadfrith de Lindisfarne, kiu iĝis Episkopo de Lindisfarne en 698 kaj mortis en 721.[3] Nuntempa fakularo indikas daton de ĉirkaŭ 715, kaj oni supozas, ke ĝi estis produktita honore de Sankta Cuthbert. Tamen, kelkaj partoj de la manuskripto estis lasitaj nefinitaj kaj tial verŝajne Eadfrith estis ankoraŭ laboranta pri ĝi je la epoko de sia morto.[3] Ankaŭ estas eble ke li produktis ĝin antaŭ 698, por rememorigi la altigon de la relikvoj de Cuthbert en tiu jaro,[4] kiu ŝajne estis ankaŭ okazo por kio estis produktita ankaŭ la Evangeliaro de Sankta Cuthbert (ankaŭ en la Brita Biblioteko). La Evangelioj estas tre riĉe ilustritaj en la insula stilo kaj estis originale enkadrita en fajna leda trezora bindado kovrita de juveloj kaj metaloj farita de Billfrith la Anakoreto en la 8-a jarcento. Dum la vikingaj rabatakoj en Lindisfarne tiu juvela kovrilo estis perdita kaj anstataŭo estis farita en 1852.[5] La teksto estas verkita en insula skribmaniero, kaj estas la ple bone dokumentita kaj plej kompleta insula manuskripto de tiu periodo.

En la 10-a jarcento oni faris tradukon al la malnova angla de la Evangelioj: fakte laŭvorta Biblia gloso de la latinlingva teksto de la Vulgato, insertita inter linioj fare de Aldred la Skribisto, Provosto de Chester-le-Street. Tiu estis la plej antikva nuntempa traduko de la Evangelioj en la angla lingvo.[6] La Evangeliaro eble estis prenita el la Katedralo de Durham dum la Dissolvo de la Monaĥejoj ordonitaj de Henriko la 8-a kaj estis akirita en la komenco de la 17-a jarcento fare de Siro Robert Cotton el Robert Bowyer, "Clerk" de la Ĉambro de Lordoj. La Biblioteko Cotton venis al la Brita Muzeo en la 18-a jarcento kaj iris al la Brita Biblioteko en Londono kiam tiu estis separata el la Brita Muzeo.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Lindisfarne Gospels" La Brita Biblioteko, en 2018 datigas ĝin je "ĉirkaŭ 715-720".
  2. Hull, Derek. (2003) Celtic and Anglo-Saxon Art: Geometric Aspects. Liverpool: Liverpool University Press. ISBN 0-85323-549-X.
  3. 3,0 3,1 Lindisfarne Gospels British Library. Alirita en 2008-03-21
  4. Backhouse, Janet. (1981) The Lindisfarne Gospels. Phaidon. ISBN 9780714824611.
  5. Let Gospels come home Archived 2009-02-19 at the Wayback Machine Sunderland Echo, 2006-09-22. Alirita en 2008-03-21
  6. The Lindisfarne Gospels. Northumbrian Association. Arkivita el la originalo je 20a de Junio 2012. Alirita 24a de Decembro 2012.
  7. Time line British Library. Retrieved 2008-03-21