Ezra (Biblio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ezra
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Libro de Ezra
Libro de Neĥemja
Greklingva Libro de Ezra
Latina Libro de Ezra
Informoj
Eble sama Ezra en Islamo • Ezra en rabena literaturo
Sekso vira
Nacieco Aĥemenida Imperio
Religio judismo
Okupo pastroskribisto
Patro Seraiah
vdr

Ezra estis la skribisto kaj sacerdoto kiu gvidis la revenon de la dua grupo de hebreoj el la ekzilo babilona en 459 a.K., kaj al kiu estas atribuataj diversaj libroj (diversmaniere taksataj kanonajapokrifaj de la bibliaj religioj) kaj la du bibliaj libroj de la “kronikoj”. Filo aŭ nepo de Seraiah, li estis rekta posteulo de Fineas, filo de Aaron. Kio estas konata pri lia historio estas entenata en la lastaj kvar ĉapitroj de la libro al li atribuita kaj en la Libro de Neĥemja (12,26).

Sociaj kaj religiaj leĝoj enkondukitaj de Ezra[redakti | redakti fonton]

Li estis konsiderita kiel dua Moseo, kaj inda eĉ por ricevi la Toraon. Li enkondukis la hebrean kvadratan alfabeton por redakti la Toraon. Inter la pratikojn kiujn li alestigis kune kun la Asembleo de la saĝuloj de li gvidita, estis la atestema toraa liturgia legaĵo: ĉiu lundo, ĵaŭdo, kaj sabato postagmeze. Dume li zorgegis por establi unikan kaj precizan toraan tekston.

Li konvinkis la hebreojn kiujn estis edziĝintaj al fremdulinoj forsendi ilin kaj iliajn infanojn ĉar ili ne povis esti konsideritaj kiel hebreoj. En la juda tradicio li estas taksata kiel simbolo de la kontraŭdiasporaj fluoj, subtenante, ĉiukaze, ke la studo de la Torao estas pli grava ol la rekonstruo de la Templo.[1]

Situo tradicie indikita kiel la tombo de Ezra, en Al Uzayr najbare de Basra.

En la Katolika Eklezio Ezra estas liturgie celebrita kiel sanktulo la 13-an de julio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Richard Friedman, Qui a écrit la Bible ? La prodigieuse quête des auteurs de l'Ancien Testament, Exergue,‎ 2007 (1re éd. 1997), 307 p. (ISBN 978-2-36188-059-0)
  • Bossman| D.|, Ezra's Maniage Reform: Israel Redefined|journal=Biblical Theology Bulletin|, 1979, volumo 9.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El la Talmudo.