Eŭhen Pluĵnik
Eŭhen Pluĵnik | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de decembro 1898 en Kantemirovka | |
Morto | 31-an de januaro 1936 (37-jaraĝa) en Solovecaj insuloj | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Tuberkulozo vd | |
Tombo | Baikove Cemetery (en) vd | |
Lingvoj | ukraina • rusa vd | |
Ŝtataneco | Sovetunio vd | |
Alma mater | Kieva Nacia Universitato de Teatro, Kino kaj Televido «Ivano Karpenko-Karij» vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Alia nomo | Кантемирянин vd | |
Okupo | verkisto poeto tradukisto vd | |
Aktiva dum | 1920– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
PLUĴNIK Eŭhen ukraine Євген Плужник (1898-1936) estis estimata ukraina poeto. Li lernis en gimnazio de Voroneĵ, Rostovo (nuna Rusio), poste - en Kijiva Zoo-teĥnika Instituto, Kijiva Muzika kaj Drama Instituto nome de Mikola Lisenko. Li laboris kiel instruisto en Poltava provinco. Literaturan agadon komencis en 20-aj jaroj de XX-a jc. Membro de diversaj literaturaj grupoj kaj unuiĝoj. Tradukis de la rusa. En decembro de 1934 estis arestita pro aliĝo al "naciisma terorisma organizaĵo". Mortpuna verdikto estis ŝanĝita je dumviva malliberigo. Mostis sur la insulo Solovki.
Aŭtoro de multaj poemkolektoj; kune kun Valerian Pidmohilnij kompilis Frazeologian vortaron de ukraina lingvo (1926). Liajn poemojn esperantigis Maria Vaŝĉiŝin, Volodimir Pacjurko (5), sed plejmulte - Kris Long.