Fátima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la portugala urbo.
Pri la samnoma filino de profeto Mohamedo legu sub Fatima bint Muhamad.
Baziliko de Fátima

Fátima estas urbo en Portugalio, apartenanta al la municipo Ourém, en kiu en la jaro 1917 plurfoje tri infanoj vidis la virgulinon Maria (la patrinon de Kristo).

La urbo Fátima situas ĉ. 130 km norde de Lisbono, duonvoje al universitata urbo Coimbra. Fátima apartenas al distrikto Santarém kaj municipo Ourém kaj estas celo de katolika pilgrimado.

La urbo portas la araban nomon "Fatima", kiun la urbo ricevis laŭ legendoj pri la maŭra princidino Fatima en la 12-a jarcento, kiu kristaniĝis pro amo al kristana kavaliro.

Oni asertas, ke la 13-an de majo en 1917 aperis la virgulino Maria antaŭ la tri paŝtistaj infanoj Lúcia, Jacinta kaj Francisco. Laŭ la vortoj de la infanoj ŝi ordonis al ili reviziti la lokon ĉiun 13-an de monato. Krom tio ŝi malpermesis paroli al aliaj pri la okazintaĵo. La lastan fojon (13-a de oktobro de 1917) aperis ankaŭ 70000 personoj por spekti la mirindajn signojn de la virgulino.

Lúcia mortis la 13-an de februaro en 2005.

La tri sekretoj

Ĉe la raportita apero de la virgulino, la 13-an de oktobro, ŝi komunikis tri sekretojn al la infanoj. Lúcia skribis la sekretojn en 1942 kaj tuj publikigis la unuajn du sekretojn, la trian oni rajtis malfermi en 1960, sed ĝi publikiĝis nur en 2000.

  • unua sekreto: montris pekulojn en la infero
  • dua sekreto: aŭguris finon de la unua mondmilito kaj komencon de la 2-a; petis virgulinan protekton por Rusio
  • tria sekreto: episkopo en blanka vesto trairas mortintajn, detruitajn urbojn al kruco surmonta, kie li mortos pro pafado de militistoj. (Johano Paŭlo ekkonis sin en la tria sekreto kaj donacis la pistolan kuglon, kiu vundis lin, al Fatima.)

La mesaĝoj ŝanĝiĝis laŭ la politiko. (Lúcia: "Salazar [la plej longdaŭra diktatoro en Portugalio] estis elektita far Dio por regado de la lando.)


Johano Paŭlo la 2-a trifoje vizitis Fátima-on. Ankaŭ aliaj papoj havis specifan rilaton al la loko.

La kredantoj donacas ĉiujare 18 kg da oraĵo.


Partneraj urboj


Eksteraj ligiloj

greke http://www.fatima.org greke http://www.santuario-fatima.pt greke http://www.fatimavirtual.com greke http://www.ewtn.com/fatima