Urnäsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Färchen)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Urnäsch (stacidomo).
Urnäsch
Blazono de Urnäsch
Urnäsch
komunumo en Svislando
Kantono Apencelo Ekstera
Distrikto Ek de 1995 oficiale ne plu
ekzistas distriktoj en
Kantono Apencelo Ekstera,
antaŭe Urnäsch apartens al la
distrikto Hinterland.
Koordinatoj  47° 19′ 6″ N 9° 17′ 19″ O / 47.31833 °N, 9.28861 °O / 47.31833; 9.28861 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 6″ N 9° 17′ 19″ O / 47.31833 °N, 9.28861 °O / 47.31833; 9.28861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2259
Areo 48,23 km²
Alteco 826 m super marnivelo
Poŝtkodo 9107
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Urnäsch
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Urnäsch estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 2259 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Urnäsch estas kun areo de 48,23 km² laŭ teritorio la plej granda komunumo de la kantono Apencelo Ekstera. La komunumo situas inter Apencelo kaj Herisau ĉe la bordo de la samnoma rivereto. Al la komunumo apartenas multnobraj malgrandaj setlejoj kaj vilaĝetoj, el inter kiuj Grünau, Schönau, Färchen kaj Zürchersmühle.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Urnäsch limas en nordo al Waldstatt, en oriento al Hundwil, en sudo al Nesslau-Krummenau (SG), en sudokcidento al Hemberg (SG), en okcidento al Schönengrund, kaj en nordokcidento al Schwellbrunn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Urnäsch

Urnäsch disponas pri stacidomo de la mallarĝŝpura trama trajnlinio de la Apencelaj Fervojoj de Sankt-Galo al Apencelo. Poŝtaŭtolinio kondukas de Urnäsch tra Schwägalp al Nesslau. Alia poŝtaŭtolinio kondukas orienten al Hemberg. Sur Schwägalp situas tamen sur teritorio de la najbara komunumo Hundwil la vala haltejo de la Säntis-Aertelfero.

En Urnäsch estas la orienta elirpunkto de la pasejvojo tra Schwägalp al Malnov-Sankt-Johano en Togenburgo, nome la kantona ĉefvojo 462, kaj tra ĝi pasas ankaŭ la kantona ĉefvojo 448 al Apencelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua dokumenta mencio de la rivero Urnäsch datiĝas jam el la 9-a jarcento kiel Urnasca. La setlejo Färchen estis menciita la unuan fojon jam en la jaro 831 en donacodokumento kiel Farrichun.[1] Dum mezepoko Urnäsch estis unue parto de la distrikto Herisau kaj poste de la distrikto Hundwil. En la jaro 1417 Urnäsch fariĝis memstara komunumo post la konstruo de la preĝejo en la jaro 1414. En la jaro 1525 Urnäsch aliĝis al la reformacio, kaj tial dum la landa divido en la jaro 1597 fariĝis parto de Apencelo Ekstera.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]