Fahrwangen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fahrwangen
Blazono de Fahrwangen
Fahrwangen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Lencburgo
Koordinatoj  47° 17′ 46″ N 8° 14′ 36″ O / 47.29611 °N, 8.24333 °O / 47.29611; 8.24333 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 46″ N 8° 14′ 36″ O / 47.29611 °N, 8.24333 °O / 47.29611; 8.24333 (mapo)
Areo 5,00 km²
Alteco 546 m super marnivelo
Poŝtkodo 5615
Komunumkodo 4196
Mapo de Fahrwangen
vdr

Pri la komunumo

Fahrwangen estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1830 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Fahrwangen

Fahrwangen situas en kaldrono ĉe la okcidenta deklivo de la montoĉeno Lindenberg super la Lago de Hallwil. En sudokcidento la komunumo disponas pri proksimume 500 metrojn longa peco rekte ĉe la lagobordo. La vilaĝo de Fahrwangen komplete kunkreskis kun la najbara komunumo Meisterschwanden.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,00 km², de kiuj 0,99 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,69 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 660 m s.m., dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 449 m s.m. ĉe la bordo de la Lago de Hallwil.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Meisterschwanden limas en nordo al Sarmenstorf, en oriento al Bettwil, en sudoriento al Aesch (Kantono Lucerno), en sudo al Schongau (Kantono Lucerno), kaj en ocidento al Meisterschwanden.

Trafiko

Fahrwangen estas konektita al la publika trafikreto per buslinio al Wohlen, kiu anstataŭis iaman fervojlinion, kaj per buslinio de Bettwil tra Fahrwangen al Seon kaj Lencburgo.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo, kiu sekvas la orientan bordon de la Lago de Hallwil. Tra la komunumoj ankaŭ pasas la kantona ĉefvojo, kiu ligas la valon de la rivero Bünz kun la valo Seetal. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 17 kilometroj norde en Lencburgo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Fahrwangen datiĝas el la jaro 831 kiel Farnowanch.

En mezepoko en Fahrwangen une regis la Grafoj de Lencburgo, ek de 1173 ka Kiburgoj, kaj fine ek de 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. La malaltan jurisdikcion la Habsburgoj inter 1354 kaj 1380 koncedis al la Senjoroj de Hallwyl.

Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Fahrwangen fariĝis aparta tribunala distrikto sub kontrolo de la Senjoroj de Hallwyl en la voktejo Lencburgo de Berna Argovio.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Fahrwangen fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Fahrwangen grekeFahrwangen en la Historia Leksikono de Svislando



Distrikto Lencburgo
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen

Ŝablono:Projekto