Fairuz
Fairuz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | نهاد وديع حداد |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1934 (89-jaraĝa) en Bejruto, Lebanese Republic under French mandate |
Lingvoj | araba • franca |
Ŝtataneco | Libano |
Familio | |
Frat(in)o | Huda Haddad (en) |
Edz(in)o | Assi Rahbani (en) (1955–1979) |
Infanoj | Ziad Rahbani (en) , Rima Rahbani (en) |
Okupo | |
Okupo | kantisto aktoro muzikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.fairouz.com |
Fairuz (arabe فيروز), literumita ankaŭ Fairouz aŭ Fayrouz, estas fama libana kantistino kaj aktorino, konsiderata de siaj admirantoj kiel viva legendo. Ŝia denaska nomo estas Nuhad Haddad نهاد حداد. Liaj sekvantoj nomas ŝin: La ambasadorino de la steloj, La ambasadorino de la araboj, Najbarino de la Luno kaj La voĉo de la anĝeloj. Ŝi estas la vivanta kantistino plej fama kaj amata de la tuta Araba mondo.[1][2]
Kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi naskiĝis en laborista familio de arabaj kristanoj; edukiĝis en Bejruto, sed kun fortaj radikoj ĉe sia avinjo en montara areo. Ŝi lernis muzikon en konservatorio (akompanata de frato) kaj kantis Koranon ĝis oni proponis al ŝi labori por radio; ekde tiam ŝi nomiĝis Fairuz kun signifo "turkizo". Kun sia edzo Assi kaj bofratoj, ŝi disvolvis propran stilon miksante libanajn radikojn kun okcidentaj influoj partikulare el Sudameriko, kio estis tiam tie moda.
Fairuz ekkoncertis grandskale en 1957 kiel parto de la Internacia Festivalo de Baalbek, patronita de la libana prezidento Camille Chamoun. Ŝi kantis centojn da kantoj verkitaj de ŝia edzo kaj bofratoj, muzikalojn kaj operetojn kun granda enirbiletvenda sukceso, kiel la plej fama kantistino de Libano kaj unu el la plej popularaj de la araba mondo. Ŝi partoprenis ankaŭ en tri filmoj. En 1969 suferis portempan malpermeson en radio ĉar ŝi malakceptis kanti en privata koncerto por la alĝeria prezidento Houari Boumediene dum lia vizito al Libano. Tio pliigis ŝian popularecon kiel kantistino ne de gravuloj, sed de la popolo.
En 1971, Fairuz iĝis internacim fama post sia turneo tra Norda kaj Latina Amerikoj, estante ricevita entuziasme de la enmigrantoj el arabaj landoj. En tiuj 1970-aj jaroj estis la plej grava epoko de ŝia kariero pro ŝia forta voĉo, same kiel pro la abundo de la muzikas produktado de la fratoj Rahbani.
Dum la Libana Enlanda Milito (1975-1990), Fairuz ne klopodis abandoni la landon por vivi eksterlande kiel faris multaj libananoj, sed jam ne plu koncertis en Libano kun la escepto de la opereto "Petra", kiu estis ludita en la partoj kaj okcidenta kaj orienta de la tiam dividita Bejruto en 1978. La kantistino havis domojn en ambaŭ sektoroj de la tiam dividita ĉefurbo. En intervjuo en Kairo en 1989, ŝi rakontis, ke unu de ŝiaj domoj estis atingita de misilo.[3][4] Tamen en tiu periodo ŝi plue sukcesis en turneoj kaj internaciaj koncertoj. En 1976 ŝi malakceptis kanti por la Ŝaĥo de Irano Mohamed Reza Pahlevi kaj ankaŭ malakceptis la peton de la prezidento Elias Sarkis por kanti antaŭ ŝtatestroj kunvenantaj en Kairo.[5]
Fairuz apartiĝis el la fratoj Rahbani en 1979, kaj ekde tiam ŝi eklaboris kun sia filo, Ziad Rahbani, kiu estis komponisto kaj enkondukis tonojn de ĵazo, kun sia amiko kaj vortumisto Jozefo Harb, kaj la komponisto Philemon Wehbe, kiu profuniĝis al orientaj tonoj. Kune, ili produktis novajn albumojn kiuj estis ege sukcesaj. En 1985 ŝi faris lastan grandan koncerton en Sirio, en la romia teatro de Bosra, kaj ĝis 2008 ne revenos al Sirio. Tiu koncerto estis konsiderata la plej granda koncerto en la araba mondo, ĉar inter sidantaj spektantoj kaj tiuj kiuj restis ekstere kunvenis ĉirkaŭ 150 000 personoj.[6]
En la 1990-aj jaroj, Fairuz produktis tri diskojn kaj faris koncertojn grandskale, partikulare historian koncerton en Bejruto septembre 1994 por la ekfunkciigo de la centra distrikto detruita dum la milito. De tiu epoko estas la kanto Li Beirut, bazita sur melodio de la "Concierto de Aranjuez" de la hispana Joaquín Rodrigo. Ŝi partoprenis ankaŭ en la Internacia Festivalo de Baalbek en 1998 post 25 jaroj de foresto. Alia historia koncerto okazis la 15an de Majo 1999 en Las Vegas kun alveno de ĉirkaŭ 16 000 arabaj enmigrantoj venintaj el la tuta Ameriko.[6]
En la 2000-aj jaroj ŝi plue koncertis en Usono (2003), Montrealo (2005), Dubajo, Abudabio (2006), Ateno (2007), Damasko (2008), Barejno (2009), Bejruto (2010), Amsterdamo (2011), ktp.[7] En la lasta jardeko ŝi plu aperis de tempo al tempo per tre diversaj kantokontribuoj kaj evitis la multajn klopodojn politikigi ŝian figuron, kion ŝi evitas per parolsilento. En septembro 2017 ŝi aperigis albumon "Bebalee" ( ببالي , En mia menso) kiu enhavas versiojn de tre konataj okcidentaj kantoj.
Laŭlonge de sia kariero ŝi partoprenis en tri filmoj (1960-aj jaroj), en operetoj (1960-aj kaj 1970-aj jaroj) kaj televidprogramoj.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- "Bijaa El Ĥaŭatem" - (La ringovendisto - 1965)
- "Safar Barlek" - (La ekzilo - 1967)
- "Bint El Haress" - (La filino de la gvardiano - 1968)
Televidprogramoj
[redakti | redakti fonton]- Al Isvara
- Daĵ'it El Aghani
- Lajali As'Saad
- Al Kuds fil Bal
- Dafater El Lajl
- Maa Al Hikaĝat
- Sahret Hobb
- Kasidat Hobb
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bildo en blogo Alirita la 17an de Junio 2021.
- ↑ Un film de Frédéric Mitterrand Alirita la 17an de Junio 2021.
- ↑ En algardenia
- ↑ En jutubo
- ↑ [1]
- ↑ 6,0 6,1 Fairuz en Honorary Doctorates Arkivita el originalo la 10an de marto 2016. Konsultita la 17an de Junio 2021.
- ↑ En fairuzonline.com