Fajrtemplo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fajro brulanta en la Jazda Ataŝ Behram de Jazdo, Irano.

Fajrtemplo en Zoroastrismo estas la kultejo de ĝiaj praktikantoj,[1] foje nomita dar-e mehr (en persa) aŭ agiyari (en guĝarata lingvo).[2][3] En la religio zoroastra, la fajroatar, kun pura akvoapas, estas terminoj de rita pureco. La «pura, blanka cindro» por la purigaj ceremonioj estas konsiderata kiel la bazo de la rita vivo, «kiu estas esence la ritoj propraj de hejma fajro, ĉar la templo [fajro] estas la “fajro de fajro” altigita al nova soleneco».[4] Por tiu «kiu foroferas al fajro per brulaĵo en sia mano..., venas la feliĉo».[5]

Jazda Ataŝ Behram de Jazdo, Irano.

Ekde 2017, estis 50 fajrtemploj en Mumbajo, 100 en la cetero de Barato kaj 27 en la cetero de la mondo.[6][7] Ekzistas religia kutimo en Barato ne permesi la zoroastrismajn virinojn eniri en la Fajrtemplon kaj en la Silentoturon se ili edziniĝas al persono kiu ne estas de tiu religio. Tiu kutimo estis pledita antaŭ la Supera Tribunalo de Barato post kiam al zoroastrisma virino oni malpermesis la eniron en tiujn instituciojn.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boyce 1975.
  2. Boyce, Mary (1993), "Dar-e Mehr", Encyclopaedia Iranica, 6, Costa Mesa: Mazda Pub, pp. 669–670, http://www.iranicaonline.org/articles/dar-e-mehr-a-zoroastrian-term-first-recorded-in-the-persian-rivayats-and-parsi-gujarati-writings 
  3. Kotwal, Firoz M. (1974), "Some Observations on the History of the Parsi Dar-i Mihrs", Bulletin of the School of Oriental and African Studies 37 (3): 665, doi:10.1017/S0041977X00127557 
  4. Boyce 1975, p. 455.
  5. Jasna 62.1; Njaŝes 5.7
  6. List of Fire Temples. Alirita 29a de oktobro 2017.
  7. Mathai, Kamini, "Parsis go all out to celebrate milestone in Chennai", The Times Group, 12a de de julio 2010. Kontrolita 9a de marto 2018.
  8. "Parsi Woman Excommunication Case", Supreme Court Observer. (en-US) Arkivigite je 2018-01-06 per la retarkivo Wayback Machine


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Templo de fuego en la hispana Vikipedio.