Faliskoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vido de "Falerii" al la Monto Soratte en la suda bordo, kie certe loĝis faliskoj..

Faliskoj (en latino Falisci, en antikva greka: Φαλίσκοι, Faliskoi) estas la antikva romia eksonimo de Italika popolo kiu loĝis en tio kio estas nune norda Latio, en la etruska flanko de la rivero Tibero.[1] Ili parolis lingvon el la Italika lingvaro, nome la Faliska lingvo, tre proksima al la Latino. Origine suverena ŝtato, politike kaj socie ili subtenis la etruskojn, kaj aliĝis al la Etruska Ligo. Tiu konvinko kaj aliĝo kondukis ilin al fina preskaŭ detruado kaj totala submetigo fare de Romo.

Nur unu ekzemplo de ilia propra endonimo estis trovita ĝis nun: nome skribaĵo el Falerii Novi el la fino de la 2-a jarcento referencas al la falesce quei in Sardinia sunt, "la Faliskoj kiuj estas en Sardio", en kiu "falesce" estas la nominativa plurala kazo. Etruska skribaĵo nomas ilin "feluskeś". La Latino ne estis tre diferenca el la originala nomo. La -sc- (-sk-) sufikso estas "distingiga el la italikaj etnonimoj".[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Louise Adams Holland (1925). The Faliscans in prehistoric times. American Academy in Rome.
  2. Bakkum 2009, pp. 25–26.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carlucci, Claudia. Villa Giulia Museum: The Antiquities of the Faliscans. Rome: L'Erma di Bretschneider, 1998.
  • De Lucia Brolli, Maria Anna and Jacopo Tabolli. “The Faliscans and the Etruscans.” In The Etruscan World, edited by Jean MacIntosh Turfa, 259–280. London: Routledge, 2013.
  • Holland, Louise Adams. The Faliscans in Prehistoric Times. Rome: American Academy in Rome, 1925.
  • Potter, T. W. A Faliscan Town in South Etruria: Excavations at Narce 1966-71. London: British School at Rome, 1976.
  • Bakkum, Gabriël CLM (2009). The Latin Dialect of the Ager Faliscus: 150 Years of Scholarship. Thesis, University of Amsterdam. Part I. Amsterdam: Amsterdam University Press.
  • Conway, Robert Seymour (1911). "Falisci". En Chisholm, Hugh (ed.). Encyclopædia Britannica. 10 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 148.