Fanny Arthur Robinson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fanny Arthur Robinson
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1831 (1831-09-01)
Morto 31-an de oktobro 1879 (1879-10-31) (48-jaraĝa)
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Edz(in)o Joseph Robinson
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto
vdr

Fanny Arthur ROBINSON (septembro 1831 – la 31an de oktobro 1879) estis angla pianisto, pianinstruisto kaj komponisto, kiu naskiĝis en Southampton, Anglio, sed la plej granda parto de ŝia profesia vivo pasis en Dublino, Irlando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fanny ricevis siajn komencajn lecionojn de Barbara Guschlkaj, poste studis ĉe la Reĝa Akademio de Muziko sub la konata angla komponisto William Sterndale Bennett. Dum unu el siaj nelongaj restadoj en Londono, verŝajne ŝi ricevis lecionojn de Sigismund Thalberg [1].

Fanny Arthur prezentiĝis en sia naskiĝurbo kiam ŝi estis 14 jaraĝa. Kvar jarojn poste ŝi donis siajn unuajn koncertojn en Dublino ĉe la Filharmonia Societo kaj la Antikvaj Koncertĉambroj (Ancient Concert Rooms), kie ŝi ricevis grandajn laŭdojn. "La brileco de ŝia ludado kaj la delikata leĝereco, sed certeco, de ŝia fingrumado estas vere mirindaj" skribis la Freeman's Journal.

Ĉe tiuj koncertoj ŝi konatiĝis kun Joseph Robinson, respektata dublina dirigento, komponisto kaj kantisto. Kvin monatojn poste Fanny Arthur kaj Joseph Robinson geedziĝis (1849). La familio Robinson Arthur ludis gravan rolon en la muzika vivo de Dublino kaj Fanny trovis favoran medion por sia kariero kiel interpretisto, instruistino kaj komponistino. "Ilia hejmo en Dublino iĝis la centro de ĉiuj muzikistoj kiuj venis al Irlando”.

De la geedziĝo la “Sinjorino Joseph Robinson”, kiel oni nomis ŝin, prezentiĝis regule en Dublino, kelkfoje en Londono, kaj ankaŭ ŝi faris specialan prezenton en Parizo (1864). Ĉie ŝi atingis "grandajn sukcesojn". La londona gazeto rezencis: "Sinjorino Joseph Robinson… kies gracia stilo kaj fluida ludado portas ampleksan ateston pri la justeco de alta reputacio”… “estis laŭte aplaŭdita”… “la pianokonĉerto de Chopin montris ŝian perfektan majstradon de ĉi tiu instrumento"

Clara Schumann priskribis la Sinjorinon Robinson (1856) kiel “la plej muzika interpretisto kiun mi aŭskultis kune kun Fanny Hensel”.

"Sinjorino Robinson pasis brile kaj atingis kompletan sukceson en sia unua apero antaŭ la pariza publiko” skribis la "Revuo kaj Muzika Gazeto” (Revue et Gazette Musicale - 1864).

En 1856 ŝi fariĝis membro de la Reĝa Irlanda Akademio de Muziko. Ŝia pozicio en la instituto estis nekutima tiutempe: "Krom supersteluloj kiel Clara Schumann, instruistinoj ĝenerale ne ricevis la respekton, rangon kaj salajrojn de siaj viraj ekvivalentoj” emfazas S. Reich. Fanny Robinson estis verŝajne same valora al la Irlanda Akademio kiel Clara Schumann estis al la Hoch Konservatorio en 1878.

Krom sia famo kiel interpretisto kaj sia rolo kiel instruistino, Fanny Robinson ankaŭ estis aktiva kiel komponistino. Ŝi estas rekonita kiel unu el la unuaj profesiaj komponistinoj de Irlando. Krom ŝia sankta kantato “Dio estas amo” (1868), kiu estis multfoje prezentita en la sekvaj jardekoj, estas hodiaŭ spureblaj 14 piankomponaĵoj, kiujn ŝi publikigis inter 1853 kaj 1879 [2]. Ofte ŝi aldonis klarigajn elementojn por pli bona kompreno. Ĉiu peco estas bazita sur temo menciita en la titolo kaj ilustrita per literaturaj citaĵoj. Tio estas, al kio rilatas tonaleco, dinamiko kaj ritmo de la komponado. Dum la pianmuziko de Fanny Robinson ŝajnas havi larĝan cirkuladon, ekzistas neniu indico ke ŝi prezentis ĝin mem en koncerto en Irlando aŭ Anglio. Oni povas supozi, ke ŝiaj piankomponaĵoj estis kreitaj lige kun ŝia instruado kaj por ŝia propra plezuro.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 167 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

God is Love, kantato por miksata koruso (ĉ. 1869)

Piano

  • Sentiments (1853)
  • The Haymakers. Caprice pastorale (1855)
  • A Dream. Melodio (1864)
  • Constancy. Melodio (1864)
  • Elf Land. Presto scherzando (1864)
  • The Hunt. Morceau de salon (1864)
  • The Village Fête. Morceau de salon (1864)
  • May Morning. Skeĉo (1865)
  • Infant Smiles (1868)
  • Laughing Water. Rondino (1870)
  • Evening Thoughts. Impromptuo (1873)
  • Hopes and Fears. Allegro brillante (1876)
  • The Thrush's Song. Pensée musicale (1877)
  • Fête rustique. Morceau du salon (Parizo, n.d.)
  • Stella. Valse brillante (Dublino, n.d.)
  • The Song of the Mill-wheel (Londono, n.d.)

Reĝistraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Constancy, prezentita de Alan Etherden (piano), ĉe: Hunters Moon Promotions HMPCD 0183, CD (1989).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jennifer O'Connor: "Robinson [née Arthur], Fanny", in: The Encyclopaedia of Music in Ireland, ed. by Harry White and Barra Boydell (Dublin: UCD Press, 2013), p. 888–9.
  2. Royal Musical Association, 41st Annual Conference, Manchester, 4–6 November 2005. Alirita 2 November 2010.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Caitríona Doran: The Robinsons. A Nineteenth-Century Dublin Family of Musicians and their Contribution towards Musical Life in Dublin (unpublished MA thesis, NUI Maynooth, 1998); see SMI Music Thesis Register.
  • Richard Pine: To Talent Alone. The Royal Irish Academy of Music 1848–1998 (Dublin: Gill & Macmillan, 1998), ISBN 0-7171-2759-1.
  • Jennifer O'Connor: "Women and Music in Nineteenth-Century Dublin", in: Journal of the International Alliance for Women in Music, 15.1 (Spring 2009), p. 12–17.