Febro de Rifta Valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La febro de Rifta Valo (RVF, pro siaj anglalingvaj inicialoj) estas zoonozo el virusa deveno kiu suferigas ĉefe la brutaron, sed kiu povas infekti ankaŭ homojn, al kiuj okazigas febron. Ĝi disvastiĝas pro la piko de moskitoj infektitaj. La malsano estas kaŭzita de la viruso de la febro de Rifta Valo, membro de la genro Phlebovirus (familio Bunyaviridae). La malsano estis por la unua fojo dokumentita en brutobredado en Kenjo ĉirkaŭ 1915, sed la viruso ne estis izolita ĝis 1931. La infekta apero etendiĝis tra la tuta Subsahara Afriko. Poste okazis aperoj en aliaj lokoj ne tiom ofte sed ja kelkaj iel akre, kiel en Egipto inter 1977 kaj 1978, kie ĝi rezultis en kelkaj milionoj da personoj infektitaj kaj miloj da mortintoj dum la epidemio. En Kenjo, en 1998, la viruso okazigis la morton de pli ol 400 personoj. En septembro 2000, nova infekta apero estis konfirmita en Sauda Arabio kaj en Jemeno.

En homoj, la viruso povas kaŭzi variajn diferencajn simptomojn. Kutime, la personoj infektitaj aŭ ne montras simptomojn aŭ prezentas nur malgrandan malordon kun febro, kapdoloro, mialgio kaj hepataj nenormalecoj. En malgranda procento de kazoj (malpli ol 2%), la malordo povas progresi al sindromo de virusa hemoragia febro, meningo-encefalito (inflamo de la cerbo) aŭ misordoj de la vidkapablo. La pacientoj kiuj malsaniĝas kutime suferas febron, ĝeneralan malfortecon, dorsodoloron, naŭzon kaj perdon de pezo je la komenco de la malsano. Normale, la pacientoj rekuperiĝas post 2 ĝis 7 tagoj de la komenco de la malsano.

Proksimume, ĉirkaŭ 1% de la personoj infektitaj mortis pro la malsano. Ĉe la brutaro, la mortindico estis multe pli alta. En la graveda brutobredado infektita per RVF prezentiĝis kazoj de aborto de preskaŭ 100% de la fetoj.