Federacio de Usonaj Sciencistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacio de Usonaj Sciencistoj
emblemo
neprofitcela organizaĵopensfabriko
Komenco 1945 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Fondinto(j) Melba Phillips vd
Filioj Nuclear Verification Capabilities Independent Task Force of the Federation of American Scientists vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Federacio de Usonaj Sciencistoj (angle Federation of American Scientists, akronime FAS) estas neprofitcela organizo dediĉita al la bonorda uzo de scienco kaj teknologio por la avantaĝo de la homaro. Ĝi estis fondita en 1945 (en la nomo Federacio de Atomaj Sciencistoj (Federation of Atomic Scientists)) fare de membroj de la Projekto Manhattan, post kiam ili vidis kiel ilia invento la atombombo estis uzata en ruiniga maniero, kiun ili ne imagis kiam ili laboris pri la projekto.

FAS komence laboris kun temoj ligitaj al nukleaj armiloj kaj nuklea energio, sed poste vastigis ĝiajn laborareojn. La tri ĉefaj areoj estas: Energio kaj medio, edukado kaj strategia sekureco. Dum la jarojj la agado ĉefe esprimiĝas en la kampo de milita tekniko, sed li okupiĝas ankaŭ pri aferoj de nacia sekureco, nekonvenciaj armiloj kaj armila komerco.

Ilia retejo prezentas informojn pri la arsenaloj de multaj landoj, priskribas la armilsistemojn kaj diskutas ilian efikon al la mondo. Ĝi ankaŭ prezentas informojn pri estontaj armilsistemoj kaj ilia efiko. La retejo enhavas multajn ampleksajn informojn kaj bildojn pri multaj armilsistemoj.

Polemikoj[redakti | redakti fonton]

La politike eksploda "Projekto pri Registaro-Sekreteco", kiu kritike observas la sekretecan politikon de la usona registaro, estas gvidata de Steven Aftergood. Kadre de ĉi tiu projekto, FAS regule publikigas Secrecy News, senpagan bultenon, kiu provizas informojn pri kiel usonaj kaj eksterlandaj registaroj, armetrupoj kaj sekurecaj servoj pritraktas publikan informon. Grava sukceso de la klopodoj de la FAS estis la publikigo de informoj pri la usona spionbuĝeto [1]. Okaze de la tutmonda disvastigo de ŝtataj sekretoj pere de Wikileaks, FAS ĉiam pli intervenis en la diskuton pri la ŝtataj sekurecaj interesoj kaj la bezono de la publiko pri informoj. Aftergood kondamnis la nerespondecan uzadon de konfidencaj informoj fare de dungitoj de Wikileaks [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. David E. Kaplan: Secrecy Under Scrutiny in USNews 12an de marto 2006 (angle).
  2. Wikileaks Fails “Due Diligence” Review Arkivigite je 2010-12-17 per la retarkivo Wayback Machine fare de Steven Aftergood, la 28an junio 2010 (angla).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]