Fenolruĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fenolruĝo
Kemia formulo
C19H14O5S
CAS-numero-kodo 143-74-8
ChemSpider kodo 4602
PubChem-kodo 4766
Fizikaj proprecoj
Aspekto malhelruĝaj brilaj kristaloj
Molmaso 354377 g mol−1
Smiles O=S2(=O)OC(c1ccccc12)
(c3ccc(O)cc3)c4ccc(O)cc4
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Fenolruĝoruĝo de fenolo, ankaŭ konata kiel fenolsulfoftaleino aŭ PSP, estas pH indikilo ofte uzata en laboratorioj pri ĉelbiologio. La solvaĵo de fenolruĝo elmontras ties laŭgradan transiĝon el la flava al la ruĝa en la spano de pH inter 6,8 kaj 8,2. Pli alta ol pH 8,2, fenolruĝo iĝas brila fuksikolora.

Fenolruĝo (pH indikilo)
pH malsupra ol pH supra ol
6.8 8.2
Kemia indikilo

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Fenolruĝo trovatas kiel ruĝaj kristaloj stabilaj en aero. Ĝia solvebleco estas 0,77 g/L en akvo kaj 2,9 en etanolo. Ĝi estas malforta acido kun (pKa) = 8,0 sub 20 °C (68 ). La solvaĵo enhavas indikilon kiu helpas la kontroladon de pH ŝanĝoj en ĉelkulturoj. Kiam la pH valoro malpliiĝas la koloro ŝanĝas el la ruĝa al flava.

Ĉi-ŝanĝokoloro observatas pro tio ke la ruĝo de fenolo perdas protonojn (kaj ŝanĝas la koloron) laŭmezure kiel la pH plialtiĝas. Sub kristala formo, kaj en solvaĵo sub tre acidaj kondiĉoj (malalta pH), la komponaĵo ekzistas kiel dupolara jono, kun la sulfata grupo troviĝas negative ŝarĝita, kaj la karbonila grupo kun ŝarĝo de aldona protono. Ĉi-strukturo kelkfoje estas simbole reprezentita kiel H2+PS kaj ĝia koloro estas oranĝo-ruĝeca. Kiam la pH plialtiĝas, la protono de tiu karbonila grupo perdiĝas (pKa1 = 1,2), rezultante en la strukturo negative ŝarĝita per flava koloro H+PS. Kiam la pH estas pli alta, la grupoj hidroksofenolataj perdas ties protonojn (pKa2 = 7,7), rezultante en la formo ruĝkolora PS−2.

Laŭ diversaj fontoj, la strukturo de la fenolruĝo montriĝas kun la sulfuratomo kiel parto de iu cikla grupo, simila al la strukturo de la fenolftaleino. Tamen, la cikla strukturo ne konfirmiĝas pere de iksa-radia kristalografio.

Pluraj indikiloj prezentas strukturon similan al tiu de fenolruĝo, inkluzive de bromotimolbluo, timolbluo, bromokrezola purpuro, timolftaleino kaj fenolftaleino.

Koloroj de
la fenolruĝo
acida medio
flava
turnopunkto
pH 6,6 ĝis 8,4
baza medio
ruĝa

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. LabChem. Arkivita el la originalo je 2021-08-27. Alirita 2017-06-18.