Bromofenolbluo
Bromofenolbluo | |
Kemia formulo | |
CAS-numero-kodo | 115-39-9 |
ChemSpider kodo | 7973 |
PubChem-kodo | 8272 |
Fizikaj proprecoj | |
Aspekto | senodora polvo |
Molmaso | 669.96 g•mol−1 g mol−1 |
Smiles | Brc1cc(cc(Br)c1O)C3(OS(=O) (=O)c2ccccc23)c4cc(Br)c(O)c(Br)c4 |
Denseco | 2.2 g/cm3 (likva) |
Fandopunkto | 273 °C (523 ℉; 546 K) |
Bolpunkto | 279 °C (534 ℉; 552 K) |
Solvebleco:Akvo | 3 g/L (19,85 °C) |
Solvebleco | Etanolo: tre solvebla |
Bromofenolbluo aŭ "Bluo de bromofenolo" estas kolorigilo kaj tinkturo, uzata interalie por kontroli migradon de molekuloj en eksperimentoj kun fragmentoj de DNA. La bluo de bromofenolo agas kiel pH indikilo kiu turnas kiam la hidrogena potencialo kuŝas inter 3,0 kaj 4,6 el verdkolora al blukolora. La reakcio respondeca pri la koloroŝanĝo estas tute inversigebla. Bromofenolbluo estas strukture ligita al fenolftaleino.
Bromofenolbluo (pH indikilo) | |||||
pH malsupra ol 3,0 | pH supra ol 4,6 | ||||
flava | blua | ||||
La molekula pezo de la bromofenolbluo estas ĉirkaŭ 670 Daltonoj aŭ gramoj per molaro.
Uzoj
[redakti | redakti fonton]Mikrobiologio
[redakti | redakti fonton]Bromofenolbluo same uzatas kiel kolorindikilo por kontroli procezon pri ĝela elektroforezo de agarozo kaj ĝela elektroforezo de poliakrilamido[1]. Ĉar la bromofenolfluo mem portas etan negativan ŝarĝon en medioj kun modera pH, ĝi elmigros sur la sama direkto de la DNA aŭ ĝelproteino; la rapido de ĝia migrado varias laŭ la ĝeldenseco kaj la komponado de la bufra solvaĵo, tamen, en tipa 1% agarozo-ĝelo en TAE-bufro[2] kaj TBE-bufro[3], la bromofenolbluo migras samrapide kiel DNA-fragmento kun ĉirkaŭ 300 bazoparoj, en 2% agarozo 150 bp. Ksileno cianolo kaj Oranĝo G same uzatas tiucele.
Bromofenolbluo kiel kolorigilo
[redakti | redakti fonton]Bluo de bromofenolo ankaŭ uzatas kiel kolorigilo. En neŭtrala pH, la kolorigilo absorbas pli forte ruĝlumon kaj elsendas blukoloron. Do, solvaĵoj de la tinkturo estas bluaj. En malalta pH, la tinkturo absorbas ultraviolan kaj bluan lumojn pli forte kaj aperas flave en solvaĵo. En solvaĵoj kun pH 3,6 (meze de transiĝa rango de ĉi-pH indikilo) estigitaj per dissolvaĵoj en akvo sen ajna alĝustigo de pH, bromofenolbluo posedas karakterizan verdoruĝa koloro, kie la ŝajna koloro ŝanĝiĝas depende de koncentriĝo kaj/aŭ vojlongo tra kiu la solvaĵo observiĝas. Ĉi-fenomeno nomatas dukromatismo[4].
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Solid-Phase Synthesis: A Practical Guide, Fernando Albericio
- Handbook of Biochemistry and Molecular Biology, Fourth Edition, Roger L. Lundblad, Fiona Macdonald
- Genetic Engineering, Anil Kumar, Neha Garg
- Handbook of Isoelectric Focusing and Proteomics, David Edward Garfin, Satinder Ahuja
- Electrophoresis in Stabilizing Media: Paper Chromatography and Electrophoresis, John Whitaker
- Chemical Testing of Textiles, Qinguo Fan
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]-
EDTA -
Ksileno cianolo -
Oranĝo G -
Triso -
Bromokrezolverdo -
Purpuro de
Bromokrezolo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Akrilamido aŭ H2C=ONH2 estas senodora, kristala solido, solvebla en akvo, etanolo, etero kaj kloroformo.
- ↑ TAE-bufro estas bufra solvaĵo enhavanta miksaĵon da Triso, acetata acido kaj EDTA.
- ↑ TBE-bufro estas bufra solvaĵo enhavanta miksaĵon da Tris, borata acido kaj EDTA.
- ↑ Dukromatismo aŭ polikromatismo estas fenomeno en kiu la kolortono de iu materialo aŭ solvaĵo dependas tiom de la substanco-koncentriĝo, kiom de la profundeco aŭ dikeco de la medio trapasata de la lumo.