Ferdinand Eisen
Aspekto
| Ferdinand Eisen | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 17-an de novembro 1914 en Nursi |
| Morto | 31-an de oktobro 2000 (85-jaraĝa) en Talino |
| Tombo | Metsakalmistu |
| Lingvoj | Esperanto • estona |
| Ŝtataneco | Estonio |
| Alma mater | Universitato de Tartu Tallinn Teachers' Seminary (en) |
| Subskribo | |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto edukteoriisto instruisto sporta personeco |
Ferdinand EISEN (naskiĝis 1914, mortis la 31-an de oktobro 2000) estis estona esperantisto kaj iama ministro pri klerigo de Estona Soveta Respubliko (1960-80), kiu prezidis (1980-91) la landan Esperanto-asocion.
Lerninte Esperanton en la 1930-aj jaroj, li subtenis ĝin multmaniere en Estonio, kaj lia renomo forte kontribuis al la grandaj sukcesoj de la jaroj 70/80-aj, kiam ŝtataj eldonejoj aperigis dekkvinon da beletraj libroj estonaj en Esperanto, kaj dudeko da lernejoj fakultative instruis la lingvon. Eisen estis ankaŭ fakdelegito de UEA pri filozofio.

