Ferdinand Verbiest
Ferdinand Verbiest | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1623 en Pittem, ![]() |
Morto | 28-an de januaro 1688 (64-jaraĝa) en Pekino |
Tombo | tombejo Ĵalan en Pekino |
Lingvoj | latina • ĉina • nederlanda |
Ŝtataneco | Dinastio Ming • Graflando Flandrio |
Alma mater | Universitato de Sevilo • Malnova universitato de Loveno • Jesuit College |
Okupo | |
Okupo | astronomo • pastro • matematikisto • instrumentofaristo |
Ferdinand VERBIEST (naskiĝis la 9-an de oktobro 1623 en Pittem; mortis la 28-an de januaro 1688 en Pekino) estis Flandra jezuito.
Li studis en Loveno kaj en Meĥleno; teologion en Romo kaj Sevilla. Li akceptiĝis en la ordenon de la jezuitoj en 1641. Kiel misiisto li estis sendita al Ĉinio (1659). Alia jezuito vokis lin al la imperiestra palaco por esti asistanto.
Verbiest estis tre estimata ĉe la imperiestra kortego en Ĉinio. Li konstruis instrumentaron por la observatorio en Pekino kaj kunrespondecis pri la reformo de la Ĉina kalendaro, bazita je propraj observoj. Li projektis etajn pafilegojn por la armeo de la imperiestro K'ang-si. Aliaj inventoj estis vapor-aŭtomobilo kaj termometro. Li ankaŭ desegnis alian mondomapon. Pro siaj meritoj li estis nomumita mandareno.
Li mortis pro falo de sia ĉevalo. La flandro ricevis ŝtatan entombigon en maŭzoleo pagita de la imperiestro.
En Ĉinio li estas konata kiel Nan Huairen (南懷仁).