Ferdinand de Saussure

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Ferdinand de Saussure. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Saussure.
Ferdinand de Saussure

Ferdinand DE SAUSSURE (naskiĝis la 26-an de novembro 1857; mortis la 22-an de februaro 1913) estis lingvisto el Svislando.

Li kreis strukturismon, la unuan modernan teorion pri lingvistiko.

La esenca merito de Ferdinand de Saussure estas la konstato, ke lingvo estas sistemo de signoj kaj li distingis inter signifito kaj signifanto.

Saussure kaj Esperanto

Li estis frato de René de Saussure. En sia ununura verko, la Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko, li tuŝis neŭtrale Esperanton, interalie diris, ke escepte de ĝia kreado, Esperanto estas studebla same kiel "naturaj" lingvoj. La sukceso de Esperanto fakte estas la pruvo, ke lia teorio pravas.

Oni nenie trovas fonton, kiu konfirmis, ke Ferdinand de Saussure lernis Esperanton aŭ eĉ estis Esperantisto. Lia frato René tamen foje konfesis al Edmond Privat, ke li nur tial fariĝis Esperantisto, ĉar lia frato Ferdinand petis lin ĉeesti por li la 2-an Universalan Kongreson de Esperanto en Ĝenevo, ĉar li mem kiel ĉefo de la lingvistika instituto devas esti iomete prudenta, dum René kiel ĥemiisto estis libera partopreni la kongreson, sen devi timi atakon de avidaj kolegoj. Ĉi tiu eldiro estas forta indikilo, ke Ferdinand de Saussure ja mem studis la lingvon, sed simple timis publike tion deklari.