Saltu al enhavo

Ferenc Ferdinánd Baumgarten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Ferdinánd Baumgarten
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1880 (1880-11-06)
en Budapeŝto
Morto 18-an de januaro 1927 (1927-01-18) (46-jaraĝa)
en Starý Smokovec
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Ferenc Ferdinánd Baumgarten
Okupo
Okupo verkisto
kritikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ferenc Ferdinánd Baumgarten, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Baumgarten Ferenc Ferdinánd estis hungara esteto, kritikisto, fondinto de la literatura premio nomita laŭ li mem. Liaj parencoj estis Izidor Baumgarten kaj Nándor Baumgarten.

Ferenc Ferdinánd Baumgarten[1] naskiĝis la  6-an de novembro 1880(nun 1880-11-06) en Budapeŝto, li mortis la 18-an de januaro 1927 en Starý Smokovec (Ĉeĥoslovakio, nuntempa parto de Vysoké Tatry (urbo) en Slovakio).

Premiitoj en 1942

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Ferdinánd Baumgarten devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1898, poste li akiris filozofian diplomon kun doktoriĝo en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1903. Li kompletigis siajn sciojn en universitatoj de Strasburgo kaj Heidelberg. En 1909 li ekloĝis en Germana Regno vivanta alterne en Munkeno kaj Berlino, tamen li pasigis pli longan tempon ankaŭ en Italio, eĉ en 1917 li mallonge vivis en Budapeŝto. En lia testamento li faris signifan fondaĵon por subteni la hungarajn verkistojn. Inter 1929 kaj 1949 cent dudek ses verkistoj estis honoritaj dum unu aŭ pluraj okazoj, poste ĉesis la fondaĵo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar honfoglalás kútfői. (1901)
  • Forrástanulmányok Nagy Lajos és Velencze viszonya történetéhez. I–IV. (ankaŭ disertaĵo, 1902)
  • Renaissance-Empfinden und Stilkunst. (1917, denove: 1948)
  • Zirkus Reinhardt. (1920, 3-a eldono: 1948)
  • Die Mutter. (membiografia novelo, 1921)
  • Conrad Ferdinand Meyer lírája. (1937)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • Memortabulo en Budapeŝto (1988)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]