Ferenc Harrer
Ferenc Harrer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de junio 1874 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de novembro 1969 (95-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 8/1-1-45/46 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Pál Harrer (en) |
Okupo | |
Okupo | diplomato politikisto |
Ferenc Harrer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Harrer Ferenc estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, profesoro.
Ferenc Harrer [1] naskiĝis la 2-an de junio 1874 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de novembro 1969 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Harrer akiris juran diplomon en 1896, poste li eklaboris en administrado de Budapeŝto. Ekde 1914 li ankaŭ instruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. En 1917 li gvidis la rekonstruon de Gyöngyös ĵus forbruliĝinta. Dum la Kalistefa revolucio komence li estis diplomato en Vieno, poste li estis ministro pri eksteraj aferoj en Kabineto Berinkey, poste li retiriĝis. Inter 1925-1942 li politikadis en la ĉefurba municipo, ekde 1934 ankaŭ en la senato. En 1945 li ricevis la instruan rangon titulara profesoro. Inter 1949–1969 li estis parlamenta deputito. En 1968 li ricevis premion.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A kisajátítási jog (1896)
- Tanulmány a szomszédos községek Budapesthez való kapcsolásáról (1908)
- A Fővárosi Közmunkák Tanácsa 1930-1940 (1941)
- Egy magyar polgár élete (Vivo de hungara burĝo), (1968) - memuaro