Ferenc Herzog

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Herzog
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1879 (1879-02-13)
en Budapeŝto
Morto 7-an de januaro 1952 (1952-01-07) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o József Herzog
Okupo
Okupo kuracisto • internisto • kardiologo
vdr

Ferenc Herzog [hercog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Herzog Ferenc estis hungara kuracisto pri internaj malsanoj, fiziologo, patologo, kardiologo, neŭrologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1941). Lia pli maljuna frato estis József Herzog (historiisto).

Ferenc Herzog [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1879 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de januaro 1952 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Herzog frekventis universitaton en Budapeŝto. Li komencis sian kuracistan karieron en 1902 en anatomia instituto. Baldaŭe li instruis en universitatoj de Budapeŝto kaj Pozsony. Li okupiĝis precipe pri muskoloj, sangopremoj, sed estis li la unua en Hungario, kiu la unua uzis elektrokardiogramon. Liaj rezultoj en la esplorado aperis regule en kuracistaj periodaĵoj. Pro politikaĵo MTA en 1949 forviŝis lin el listo de akademianoj.

Ĉefverko[redakti | redakti fonton]

  • A belorvostan tankönyve (Lernolibro pri la interna medicino), (1929)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.