Ferenc Jánossy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Jánossy
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1914 (1914-07-03)
en Budapeŝto
Morto 18-an de marto 1997 (1997-03-18) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro György Lukács
Frat(in)o Lajos Jánossy
Edz(in)o Maria Hollò
Okupo
Okupo ekonomikistoinĝeniero
vdr

Ferenc Jánossy [jAnoŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jánossy Ferenc estis hungara maŝininĝeniero, ekonomikisto, altlerneja instruisto. Lia edukpatro estis György Lukács, lia frato estis Lajos Jánossy.

Ferenc Jánossy[1] naskiĝis la  3-an de julio 1914(nun 1914-07-03) en Budapeŝto, li mortis la 18-an de marto 1997 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Jánossy frekventis mezlernejojn en Vieno kaj Berlino, poste li akiris maŝininĝenieran diplomon en Moskvo en 1939. Jam ekde 1933 li laboris en fabriko en Moskvo, sed post la diplomo li estis altigita inĝeniero. Inter 1942–1945 li estis deportita al Siberio pro falsaj akuzoj. Post la liberiĝo li estis inĝeniero jaron en Majkopo, poste li hejmenvenis kaj estis ŝtata oficisto, eĉ oficejestro inter 1947–1954. Ankaŭ poste li havis altajn postenojn en pluraj lokoj. Ekde 1967 li instruis en Universitato Károly Marx, inter 1972–1974 en Libera Universitato (Okcidenta Berlino). Tiutempe en la praktiko li estis ekonomo. Li edziĝis trifoje, la unua edzino naskis filinon en 1939. Li ricevis premiojn inter 1948-1998.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Korszerű gyártervezés a Szovjetunióban (4 prelegoj, 1948)
  • A minőség elhanyagolása a termelékenység növekedésének fékje (1954)
  • Ami marad – az a szobor. Avagy a géptervezés technológiája. (1958)
  • A gazdasági fejlődés mérhetősége és új mérési módszere (monografio, kunaŭtoro, 1963)
  • Das Ende der Wirtschaftswunder. Erscheinung und Wesen der wirtschaftlichen Entwicklung. (1966, hungare 1966 kaj 1975, ĉeĥe 1969, angle 1971, japane, france 1972, hispane 1973, itale 1974)
  • Az akkumulációs lavina megindulása (1979, ankaŭ germane)
  • Egy evolúciós alternatíva (1982, ankaŭ germane kaj angle)
  • Mérés, trend, evolúció (elektitaj kontribuoj, 2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]