Ferenc Markhot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc Markhot [markot], laŭ hungarlingve kutima nomordo Markhot Ferenc estis hungara kuracisto. Lia familia nomo estis ankaŭ Markhót.

Memortabulo pri Ferenc Markhot

Ferenc Markhot [1] naskiĝis en 1718? en Hungara reĝlando en Vittenc (nuntempa Chtelnica en Slovakio), li mortis la 25-an de majo 1792 en Eger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Markhot akiris medicinan diplomon en Universitato de Bolonjo en 1744. Post 2 jaroj li estis kuracisto de Bihar (historia departemento). Li estis ankaŭ kuracisto de Pál Forgách (episkopo). En 1758 li akceptis inviton de Ferenc Barkóczy, kiu nomumis lin kuracisto de Heves (historia departemento) kaj de la seminario. En Eger li okupiĝis ankaŭ pri la loka kuracakvo. En 1762 estis ordoneto pri priskriboj de ĉiuj kuracakvoj de la lando. Inter la priskriboj Markhot kreis la plej bonan. En 1769 li fondis kun János Dániel Perliczy la unuan lernejon por kuracistoj (latine Scola Medicinalis). En 1772 Maria Tereza de Aŭstrio malpermesis la lernejon, tamen poste Markhot instruis la komencantajn kuracistojn. Li malkovris medicinajn efikojn de kuracakvo de Parád. Post jaroj li estis akuzita, tial ĝismorte li estis nur skribisto en la departemento.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • strato, skulptaĵo kaj 2 memortabuloj en Eger
  • hospitalo de Eger prenis la nomon "Markhot Ferenc"
  • memormedalo "Markhot Ferenc"

Fontoj[redakti | redakti fonton]