Ferenc Pataki (aktoro)
Aspekto
Ferenc Pataki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de majo 1977 (47-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1995–1999) Ady Endre Gymnasium in Debrecen (en) (1991–1995) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ferenc Pataki, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pataki Ferenc estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Ferenc Pataki[1] naskiĝis la 6-an de majo 1977 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Pataki maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1995, poste li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1999. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Horvai kaj Gábor Máté (aktoro). Li estis membro de Nacia Teatro (Szeged) ĝis 2018. Baldaŭ li aliĝis al aktora agentejo. Li havis ankaŭ filmajn rolojn. Li ricevis premiojn inter 2014-2018. Lia edzino naskis trifoje.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Demetrius
- Hamleto - Claudius
- Kiel Plaĉas al Vi - Silvius
- Othello - Jago
- Reĝo Lear - Goneril
- La Ventego - spirito
- Romeo kaj Julieta - Benvolio
- Molière: Tartufo - titolrolo; Valér
- Andor Gábor: Dolarpaĉjo (teatra verzio) - D-ro Jenő Szekeres; Hrabovszky
- Anton Ĉeĥov: Onklo Vanja - Vojnickij
- Ede Szigligeti: Liliomfi - titolrolo; Kányai
- Joseph Stein–Jerry Bock: Violonisto sur la tegmento - Perĉik
- Leonard Bernstein: West Side Story - Chino
- József Katona: Bánk bán – banuso Petur
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Poligamy (2009) - Lajos
- Seveled (2019) - bone prizorgita viro
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Éric Brunet, Danny Midwinter, Martin Sensmeier[2]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A Nagyúr (2001)
- A rajzoló (2013) - suspektito
- Keresztanyu (serio, 2021) – Pál Puskás