Fermín Salvochea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fermín Salvochea

Fermín Salvochea Álvarez [salboĉEa] (Kadizo, Hispanio, 1-a de marto de 1842 - 27-a de septembro de 1907) estis urbestro de Kadizo kaj prezidento de ties kantono. Li estis unu el la ĉefaj disvastigantoj de la anarkiista pensmaniero en tiu zono en la 19a jarcento. Li estis elstara federalisto, en 1871 aliĝis al la Unua Internacio. En 1873, dum la epoko de la kantonismo, estis elektita prezidento de la administra komitato de la Kantono Kadiza.

Lia ideologia eduko estis influata de Bradlaugh, Owen, Paine, kies verkoj ekkonis dum sia ĉeesto en Anglio, kaj Kropotkino, kiun li legos poste. En Hispanio li kontaktis kun la anarkiistaj pensistoj kaj membroj de la "Alianco" de Bakunino, kiaj Anselmo Lorenzo kaj Francisco Mora.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Busto de Fermín Salvochea situa ĉe la pordo de la numero 10 de la Plaza de Argüelles, en Cádiz.

Li naskiĝis ĉe la Placo de la Vidvinoj, de familio navara, ja ties familinomo estas eŭska. Lia patraflanka avo setlis en Kadizo devena el Navaro, por dediĉi sin al komerco. La patrino, Pilar Álvarez, estis kuzino de Juan Álvarez Mendizábal.

Je siaj 15 jaroj lia patro, laŭ la tradicioj de la komerca burĝaro kadiza, sendis lin al Anglio por ke li ekkonu la komercajn teknikojn, kaj tiele restis Fermín en Londono kaj Liverpool kvin jarojn. Sed ŝajne li studis plie la socian problemaron de la epoko ol la komercan. Li legis la verkojn de Owen, Paine kaj Berdlow. Li revenis al Kadizo kiam li estis 21jaraĝa, havante emon reformi la socion, influe de la doktrinoj de la utopia socialismo. Li famiĝis pro sia toleremo kaj malavaro.

Post la Hispana Revolucio de 1868 li estis elektita estro de unu de la Rotoj de la Volontuloj de la Libereco de Kadizo. Li partoprenis aktive en la kantonaj okazintaĵoj de la 5a de decembro de 1868, pro kio li estis malliberigita. Post lia liberigo en 1869, li organizis armatajn rotojn kontraŭ la registaro en la Sierra de Cádiz, kiuj estos venkitaj de la registaraj trupoj, kaj pro tio li rifuĝiĝis en Ĝibraltaro. En 1871, danke al amnistio proklamita de Amadeo de Savojo, li revenis al Kadizo. Oni supozas ke estis tiam kiam li aliĝis al la Unua Internacio, kvankam li plue sekvas ideojn respublikaj-federaj.

Li estis ĉefa estro de la Kantono de Kadizo, kaj je ties fino, li estis arestita de la trupoj de la generalo Pavía, juĝita en Sevilo kaj kondamnita je ĝismorta malliberejo, kaj suferis karceron en La Gomera kaj en Ceuta. Li malakceptis forpardonon kiun havigis la kadiza municipo en 1883, kaj li fuĝis al Maroko. Seniluzigita de la politika vivo kaj de la parlamentismo, estis dum siaj karceraj jaroj kaj en ekzilo (post la fuĝo, li iros al Francio), kiam li iĝos firme anarkiisto, de la tendenco anarkikomunista.

Kiam mortis Alfonso la 12-a, li estis denove amnistiata, kaj revenis al Kadizo, kie li fondis la ĵurnalon El Socialismo, en kiu li publikigas, inter aliaj, artikolojn de la fama anarkikomunisto Kropotkino, kaj tiele enmetis la anarkokomunistan pensomanieron en la hispanaj liberecanaj etosoj, ankoraŭ majoritate anarkikolektivismaj kaj tiele instigante al interna debato. Li organiziz la unuan 1-an de Majo en Kadizo en 1890, kaj pro tio li estos antaŭarestita venontjare. Kiam li estis en karcero okazis la kamparana insurekcio de Jerez de la Frontera de 1892 pro kiu li estis akuzita de falsaj atestoj kaj kondamnita je 12 jaroj de prizono. Nova amnistio permesis lin eliri el la karcero en 1899, kaj alvenis denove al Kadizo (kie li konis Pedro Vallina), de kie tuje li eliros al Madrido. Tie li kunlaboros kun la Revista Blanca de la liberecanoj Joan Montseny kaj Soledad Gustavo kaj, ĝenerale li partoprenis en la anarkiista agado de la ĉefurbo. Li ĉeestis kaj apogis la ĝeneralan strikon de 1902.

Li malakceptis sian heredon kaj la familiajn posedojn kiujn li donis al malriĉuloj.

Denove en Kadizo, li mortiĝis la 28an de septembro de 1907, post fali el tabulo sur kiu li dormis. Lia enterigo estis granda manifestacio de populara funebro. Dum la enterigo ekpluvegis kiam la procezio preterpasis la urbodomon. La urbestro permesis ke ili eniru en ĝin dirante Tiu ĉi estas lia hejmo. Li ne eliru ĝis kiam ne ĉesu pluvo.

Projekcio de Salvochea[redakti | redakti fonton]

Blasco Ibáñez kreis rolulon de Salvochea en sia romano "La bodega" (La vinkelo), nomita Fernando Salvatierra. Dum la Dua Hispana Respubliko, dum en Kadizo oni diskutis la konstruadon de monumento al lia honoro, la vilaĝo de El Campillo en la provinco de Onubo ŝanĝis sian nomon al Salvochea. Dum la Hispana Enlanda Milito, unu de la kolumnoj de CNT kiuj defendis la fronton de Aragonio antaŭ la insurekciaj trupoj, nomiĝis tiele. La unua demokratia skabenaro de la 1980-aj jaroj, en Kadizo, dediĉis al li straton kaj buston. Lia figuro aperas pli malpli regule en la famaj urbaj karnavaloj. Sekvantaro de la futbala teamo Cádiz C.F. nomiĝas "Columna Salvochea". Aktuale la liberecana ateneo de la urbo, mezlernejo kaj asociacio de urbanoj portas lian nomon. Ankoraŭ iu en Kadizo portas florojn sur lian tombon.

Post sia morto li estis konata populare kiel antitezo kun la hegemonia katolikismo kiel "El Santo de la Anarquía" (anarkia sanktulo).