Fernand Léger
Fernand Léger (plennome: Joseph Fernand Henri Léger) (naskiĝis la 4-an de februaro 1881, mortis la 17-an de aŭgusto 1955) estis franca pentristo, skulptisto, kaj kinisto. En siaj fruaj verkoj li kreis propran formon de kubismo kiun li iom post iom ŝanĝis en pli popularan figuritan stilon. Lia aŭdace simpligita traktado de moderna subjekto faris el li antaŭulon de Poparto.
Léger translokiĝis al Montparnasse en 1909 kaj konatiĝis kun ĉefaj avangardaj figuroj kiel Marc Chagall . La plej grava verko de Léger el ĉi tiu periodo estas Nude in the Forest (Nudeco en la arbaro) (1909), kiu estis lia versio de kubismo.
Léger celis eviti sentimentalecon en sia arto kaj esprimi la strukturon de la temo surbaze de observoj. La reduktita esprimo kondukis al la uzo de geometriaj formoj, ekzemple, en la pentraĵo La Geedziĝo (La Noce) de 1909–1911. Liaj spertoj kiel kuracisto en la Unua Mondmilito plifortigis lian admiron por la mekanizita mondo. [1] En 1916, li preskaŭ mortis en germana iperita gasatako[2]. Dum resaniĝo, li pentris La Kartludantojn (La Partie de cartes, 1917), kiu reflektas la malhomecon de milito. Ĉi tiu verko komencis la mekanikan periodon de Léger, kiam li pentris figurojn similajn al maŝinoj kaj tuboj. Léger estis entuziasmigita de ĉio moderna kaj konsideris rezigni pri pentrado por koncentriĝi pri filmkreado. Li partoprenis en kelkaj filmprojektoj en 1924, 1946 kaj 1947.
En 1920, Léger renkontis Le Corbusier, kiu fariĝis lia dumviva amiko. La influo de la teorioj de Corbusier estas evidenta en la murpentraĵoj, kiujn Léger faris ekde la 1920-aj jaroj. Li fondis ankaŭ artlernejon en 1924.
Dum la Dua Mondmilito, Léger vivis en Usono kaj instruis ĉe Universitato Yale. En 1945, li revenis al Francio kaj aliĝis al la Komunista Partio. Ekde 1925, Léger pentris tute abstraktajn murpentraĵojn, inkluzive de tiuj en Bruselo en 1935, Parizo en 1937, kaj la Granda Halo de la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj (1952). Li aprezis murpentraĵojn ĉar ili estis pli alireblaj por la ĝenerala publiko ol verkoj pentritaj sur kanvaso[1].
Léger restis aktiva ĝis siaj lastaj jaroj. Li loĝis en Svislando kaj produktis gravajn arkitekturajn artaĵojn ĉirkaŭ la mondo. Li fondis ceramikaĵan studion en Biot en 1950 kiu nun funcias kielo Muzeo Léger [3].
Galerio
[redakti | redakti fonton]
- "Graffiti", muzeo-monumento al politika kaj rasa deportito, Carpi, Italio. Foto de Paolo Monti, 1973
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj "oe"; $2 - ↑ (en) "Léger, Fernand", Granda Enciklopedio de Otavo, Volumo 5 (Kriminologio-Gusto) , pp 3600–3601. Ottawa, 1978. ISBN 951-1-04827-9
- ↑ (en) Fernand Leger – Artwork & Bio of the French Painter, Artchive

