Filoj de Elohim

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nekonfuzenda kun Filo de Dio

Filoj de Elohim Filoj de Dio (hebree: בני האלהים), estas frazo uzata de la Biblio aludanta al ĉielaj estuloj diversmaniere interpretitaj jen de judoj jen de kristanoj.

Malnova Testamento[redakti | redakti fonton]

En la Biblio la frazo "filoj de Elohim" aperas en:

  • Gn 6,2 (bənê hāʼĕlōhîm = בְנֵי־הָֽאֱלֹהִים).
  • Ijob 1,6 (bənê hāʼĕlōhîm בְּנֵי הָאֱלֹהִים).
  • Ijob 38,7 (bənê ĕlōhîm = בְּנֵי אֱלֹהִים) sen determina artikolo transformante la sencon al “diaj estuloj”.
  • Psalmo 29 (bənê ēlîm = בְּנֵי אֵלִים) sen determina artikolo.
  • Readmono 32,8 mencias pri "filoj de Izraelo" (bÿney yisra'el (בְּנֵי יִשְׂרָאֵל) kiu kutime estas tradukiia "filoj de Izraelo".

Literaturaj originoj[redakti | redakti fonton]

Diagramo de Hipotezo dokumenta aŭ "teorio de la kvar fontoj":
'J': tradicio Javeista
'E': tradicio Eloista
'D': tradicio Readmona
'P': tradicio Sacerdota
'R': "Redaktisto" kiu kompilis la fontojn
* inkluzivas la plej grandan parton de Levidoj
† inkluzivas la plej grandan parton de Readmono
‡ "Dreadmono Hhistorio (Readamona historio)": Josuo, Juĝistoj, Libroj de Samuelo, Libroj de Reĝoj.

La unua mencio pri tiu "filoj de Dio" embuskas en la Genezo 6,1-4 kaj ekzegezistoj ĝin asociigas al la historia-literatura formfluo Javeista. Laŭ iuj esploristoj tiu teksto suferis diversajn sintezojn flanke de aŭtoroj laŭlonge de la redakta epoko: pro ti alfalas interpretajn malfacilaĵojn.[1]

Ugarita teksto[redakti | redakti fonton]

Kelkaj esploristoj (Claus Westermann, ekzemple) opinias ke pasaĵo de Genezo 6 baziĝas sur teksto de la ugarita religia literaturo. Fakte, tie oni legas la frazon bn ilm ("filoj de la dioj") [2]

Kelkaj historiistoj (J. Scharbert, ekzemple) asociigas la genezan pasaĵon 3,1-4 kun la “sacerdota” fonto kiel la fina redakto de la tanaĥaj libroj

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Multaj versioj devenigas malsamajn konceptajn esprimojn el tiu geneza frazo. La Septuaginto, ekzemple, tradukas "filojn de Dio" per "anĝeloj". La Vatikana kodekso enhavas "anĝeloj"; en la Codex Alexandrinus "filoj de Dio", eble modifita de alia mano, estas preterllasata kaj anstataŭigita per "anĝeloj". La Siriaj versioj de la Biblio Peshitta reprenas "filoj de Dio Dio"

La sama frazo en la nekanonaj libro de Ĥanoĥ kaj libro de jubileoj[redakti | redakti fonton]

La Libro de Ĥanoĥ kaj la Libro de Jubileoj rifuĝiĝas en Nefilim kiuj estas similigitaj al "filoj de Dio", nome al la "falintaj anĝeloj". La Letero de Barnabaso ŝajnas apogi la interpreton de Ĥanoĥ.

Interpretoj[redakti | redakti fonton]

Prakristana epoko[redakti | redakti fonton]

Kristana interpreto[redakti | redakti fonton]

  • La unuaj kristanaj apologetistoj, kiel Tertuliano kaj precipe Laktancio, konsentis kun la ideo, klare ĉeesta en Ĥanoĥ kaj en verkoj al tiu inspiriĝintaj laŭ kiuj la "filoj de Dio", nome la benei ha-elohim (בני האלהים: laŭlitere "filoj de la dioj") estus la falintaj anĝeloj. Sed aliaj, inter kiuj Aŭgusteno de Hipono distanciĝis el la ideo ke tiuj "filioj de Dio" estus anĝeloj… Aliaj opiniis ke ili estus historiaj uloj de la pasinto, diigitaj de la buŝa popola tradicio aŭ descendantoj de Kaino; aliaj opiniis ke la celo de la Tutmonda diluvo estis la elimino el la Tero de tiuj nefilim tiom orgojlaj kaj malvirtaj. Subsube, tamen, ne plaĉis la ideo ke ĉielaj estuloj povus kupliĝi kun homaj estuloj.
  • La Etiopia Ortodoksa Eklezio akceptas kanona la libron de Ĥanoĥ.
  • Eklezio de Jesuo Kristo de la sanktuloj de la lastaj tagoj subtenas ke la filoj de Dio estis filoj de homoj fidelaj al Dio kaj ke la virinoj estis filinoj de homo malfidelaj al Dio. [3]
  • Ne mankis ankaŭ la simpla interpreto, laŭ kiu temas pri legendo utiligata de la biblia aŭtoro por signifi ke Dio kontrolas kaj juĝas la tutan kreitan estularon.

Mezepoka judismo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la juda kulturo preferis, fine, preterlasi la identigon inter la filoj de Dio kaj la falitaj anĝeloj. Kaj tio por respekti racian teologion kaj inklikas identigi la filojn de Dio kun homoj rebelaj kaj la virinojn kun ulinoj malmorale vivantaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joseph Hong, Problems in an Obscure Passage, "Notes on Genesis 6.1-4: The Bible Translator" XL, 2, 1989, p. 420.
  2. Jesús-Luis Cunchillos, Juan-Pablo Vita, A concordance of Ugaritic words, 2003, p. 389.
  3. Vidu: la libro de Moseo, ĉa. 5, alineo 7.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

• (EN) J. D. Douglas (zorganto), Zondervan Illustrated Bible Dictionary, W. W. Norton & Company, 1981/2011, ISBN 0310229839. • (EN) Jon Davies (curatore), Words remembered, texts renewed: Essays in honour of John F.A. Sawyer, JSOT Press, 1995, ISBN 1850755426. • (EN) Karel van der Toorn, Bob Becking, Pieter W. van der Horst (curatori), Dictionary of deities and demons in the Bible (DDD), Brill, 1998, ISBN 9004111190. • (EN) David R. Jackson, Enochic Judaism, T&T Clark International, 2004, ISBN 0826470890

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]