Saltu al enhavo

Filono el Bizanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Φίλων ὁ Βυζάντιος
Philo Mechanicus
(280 a. K. - 220 a. K.)
La Pendaj Ĝardenoj el Babilono estis unue priskribita de Filono el Bizanco.[1]
La Pendaj Ĝardenoj el Babilono estis unue priskribita de Filono el Bizanco.[1]
Persona informo
Φίλων ὁ Βυζάντιος
Naskonomo Φίλων
Naskiĝo 280 a. K.
en Bizanco, Turkio
Morto 220 a. K.
en Bizanco, Turkio
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo matematikisto
verkisto de nefikcio
inĝeniero
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj linio de Filono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filono (Bizanco)Filono la Inĝeniero estis greka fizikisto, verkisto pri inĝenierarto kaj civila kaj armea inĝenierado. Filono mencias vizitojn al Aleksandrio kaj Rodoso kaj tio implicas ke li estis iom pli juna ol la famkonata Ktesibios el Aleksandrio (296 a. K. - 228 a. K.), kies malkovrojn pri pneŭmatiko kaj balistiko li rafinis, kvankam ilia persona rilato estas necerta. La dokumento konata sub la titolo "De septem spectaculis" aŭ "De septem mundi miraculis" ("Περὶ τῶν Ἑπτὰ Θεαμάτων" en la malnovgreka, unu el la listoj de la Sep Mirindaĵoj de la Antikva Mondo) estas atribuita al li, sed ŝajne tiuj ĉi fragmentoj estas pli postaj, eĉ de la 5-a jarcento p.K.

Notoj pri la 7 Mirindaĵoj el la Antikva Mondo

[redakti | redakti fonton]

Filono de Bizanco, aŭ Philo Mechanicus, estis verkisto de la 3-a jarcento a.K., aŭtoro de kelkaj verkoj pri teknologio. Tamen studo de Hermann von Rohden en 1875 montris ke la atribuo devas esti malĝusta. La teksto zorge evitas ĉian uzon de hiato.

Ĉi tiu estas la teknika termino en retoriko por la situacio kie vorto aŭ silabo finiĝanta per vokalo estas sekvata de vorto aŭ silabo komencanta per vokalo. La vorto "hiato" mem enhavas hiaton, ekzemple. Hiato estas normala karakterizo de la greka, sed ĝi estis evitita de la retorikistoj, kaj plej zorge en malfrua antikveco.

"Septem orbis spectaculis" aŭ "La 7 Mirindaĵoj de la Antikva Mondo", verkita de Filono de Bizanco, kaj eldonita de Leo Allacius en 1640, kies latina traduko troviĝas en la Vatikana Biblioteko.

Von Rohden do konkludis, ke la aŭtoro estis malfrua antikva retorikisto, kaj sentis sin kapabla dati la verkon eĉ same malfrue kiel la 5-6-a jarcentoj p.K. La verkinto estas do foje referita kiel pseŭdo-Filono de Bizanco.

La laboro estas nekompleta. Estas enkonduko, kaj devis esti sep ĉapitroj. Sed la teksto derompas en la 6-a ĉapitro ĉe la malsupro de paĝo sen ajna kolofono por marki la finon. Analizo de la ligado montris, ke la lasta paĝo komencas novan kajeron de folioj, sed ke la aliaj folioj estas ĉiuj forigitaj. Ŝajnas, ke iu originala manuskripto el la 9-a jarcento publikigita en Hajdelbergo enhavis la plenan tekston.

Tiu manuskripto havas ekscitan historion. Ĝi venas el Konstantinopolo. En la 1530-aj jaroj ĝi estis en la manoj de la presisto, Hieronymus Frobenius, en Bazelo, Svislando. Frobenius presis kelkajn verkojn ekde ĝi, sed poste prezentis diversajn manuskriptojn – supozeble inkluzive de ĉi tiu – al Ottheinrich, Elektisto de la Palatinato (1502-1559) kiu fondis la Palatinan Bibliotekon en Hajdelbergo.

Ĝi restis tie ĝis la Tridekjara Milito. Ĉe la fino de la milito, la manuskriptoj de Hajdelbergo estis transdonitaj al la Vatikano. En 1623 la papa agento, Leo Alaĉi, forigis ĉiujn kovrojn de la Hajdelbergaj manuskriptoj por fari tion.

Libroj estas pezaj, kaj en ĉi tiu periodo ofte estis ekspeditaj en bareloj, kiuj povis esti rulitaj. Ĝi tiam estis rebinditaj en Vatikano. Tie ilin studis Alaĉio kiu verkis latinan tradukon, kies kopio troviĝas ankaŭ en Vatikano. La manuskriptoj restis en Vatikano ĝis 1798, kiam ĝi estis prirabita de la revoluciemaj francoj kaj translokigitaj al Parizo. Post la finiĝo de la napoleonaj militoj, en 1816 ili revenis al Hajdelbergo kie ĝi estas hodiaŭ, kaj lastatempe aperis interrete.

Ekzistas ankaŭ 13-a-jarcenta kopio de tiu manuskripto, la plej granda parto de kiu estas ĉe Vatopedi sur Monto Athos, en Grekio: Vatopedi 655. La parto de la Vatopedi-manuskripto kiu koncernas nin estas enhavita en 21 folioj kiuj estis ŝtelitaj fare de neniu krom Constantine Simonides (1820-1867).

Post provado kaj malsukcesado vendi falsajn manuskriptojn al la Brita Muzeo, li vendis kelkajn originalajn, inkluzive de tiuj folioj. Ili estas hodiaŭ en la Brita Biblioteko, kie ili estas la Aldona Manuskripto 1939. Oni povas facile konstati ke ĝi estas ne pli ol kopio de la manuskriptoj, ĉar ĝi estas rompita ĝuste en la sama punkto kiel la originalo. Ekzistas ankaŭ kelkaj renesancaj kopioj, kun neniu valoro. Unu el ĉi tiuj kiu estas enreta estas en la Vatikana Biblioteko.[2]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]