Finnaj tradukoj de la Biblio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kovrilo de la nova testamento de Mikael Agricola, publikigita en 1548

Mikael Agricola unuafoje finnigis la novan testamenton (publikigita en 1548) kaj grandan parton de la malnova testamento.

La unua finna traduko de la tuta Biblio aperis en 1642. Ĝi ricevis baldaŭ multe kritikon. Ĝi inkludis multe lingvajn erarojn. Multaj ĝiaj farantoj ne estis finnlingvanoj. Poste oni faris lingve pli bonan tradukon. Ĝi ankaŭ estis farita tiel, ke la paĝoj kaj la kovrilo estis malgrandaj. Oni povis facile teni ĝin kun si ekzemple en militoj. Oni komencis uzi pri tio la nomon "Sotaraamattu" (milita biblio).

En 1776 la luterana eklezio de Finnlando unuan fojon oficiale ekuzis finnigon de Biblio. Tiun finnigon uzas plu ekzemple konservativaj lestadianoj. Ĝi nomigas Biblia.

En la sekvanta jardeko estis multaj provoj krei novan tradukon. Finfine en 1933 la evangeliluterana eklezio akceptis la duan oficialan finnigon de la Malnova testamento, kaj 1938 la duan oficialan finnigon de la Nova testamento. Ili du kune estas konata ankaŭ per la nomo Pyhä Raamattu (simple "sankta biblio"). La traduko de la nova testamento estas pli preciza ol traduko de la malnova testamento. Ĉar la sekvan oficialan tradukon forte influis liberalisma teologio kaj ĝi estas pli malpreciza pri la vortoj, tiun tradukon ankoraŭ nun uzas multaj konservativuloj, ankaŭ multaj membroj de ekzemple reviviĝo, Libera eklezio de Finnlando, pentekostuloj, baptistoj kaj metodistoj, kvankam al la tradukistoj de la sekvanta finnigo, alimaniere ol la traduko de finnigo el la 1930-aj jaroj, apartenis ankaŭ liberaj kristanoj (ke oni membras en la Libera eklezio de Finnlando, ne signifas, ke oni apogus liberalisman teologion, kvankam laŭ la nomoj oni povus kredi, ke estus tiel).

Dum la 1970-aj jaroj la evangeliluterana eklezio kreis komitaton por ke ĝi faru novan tradukon. La traduko el la 1930-aj jaroj inkludis ekzemple tiuj malmodernajn vortojn, kiuj jam en jam 1930-aj jaroj ne plu estis vortoj de la normala ĉiutaga finna lingvo. En ĝi estis ankaŭ eraroj en vario de konsonantoj (finne astevaihtelu, angle consonant gradation). En la dua oficiala traduko estis eraroj, kiujn perigis tio, ke la tradukantoj miskredis pri tio, kiuj vokaloj estis inter la konsonantoj de la hebrea lingvo. En la psalmoj estis multete tradukaj eraroj. En traduka laboro de tiu traduko, alimaniere ol en traduka laboro de la antaŭa traduko, partoprenis multe ankaŭ aliaj ol membroj de la luterana eklezio. La tria, nuntempa oficiala traduko de la luterana eklezio estis akceptata en 1992. Unu reformo, kiun multaj el ĝiaj farantoj apogis sed multaj aliaj forte malapogis, estis tiu, ke oni forlasis la vortojn olla Kristuksessa (esti en la Kristo). Laŭ postuloj de iuj konservativaj tradukantoj tiu esprimo parte restis, sed plejparte ĝi malaperis. Iuj kritikantoj de tia liberala traduko uzas kiel ekzemplo pri ĝia malboneco tiun, ke laŭ la traduko Dio donis al ĉiuj popoloj propran dion.[klarigu] Iuj ne-luteranaj apogantoj de la traduko apogas sian opinion pri tio, ke al la tradukistoj apartenis ankaŭ aliaj kristanoj ol luteranoj.

La plej uzata alia traduko ol la tradukoj el 1930-aj jaroj kaj la traduko el 1990-aj jaroj estas Raamattu Kansalle ("Biblio por la Homoj"). La grupon, kiu faris tiun tradukon, fondis iuj konservativaj kritikantoj de la venonta oficiala traduko (1992). Raamattu Kansalle pretiĝis en 2012.

En 1973 aperis Uusi testamentti nykysuomeksi ("Nova Testamento en la moderna finna"), pri la nova testamento traduko, kiu estas eĉ pli liberalisma ol la nuna oficiala traduko. Ĝiaj modeloj estis samtipa germanlingva traduko Die gute Nachricht kaj samtipa angllingva traduko The Living New Testament. Alia samtipa finna traduko por Nova Testamento estas Elävä uutinen.

En 2017 pastro kaj doktoro Markku Särelä publikigis sian tradukon de la tuta Biblio. Laŭ iuj taksoj ĝi ne estas aparta traduko sed precizaĵo kaj lingve moderniĝinta versio de la traduko el la jaroj 1933 kaj 1938. Lia vidpunkto estas vere forte luterana. Laŭ li ekzemple en Epistolo al romanoj en 10:17 forigis la vorton "kuulo" (aŭdo) kaj aldonis la vorton "saarna" (prediko) – laŭ li tia traduko estas pli prezica kaj ekzemple en lestadianismo estanta kondicio, laŭ kiu oni povas ricevi la kredon nur aŭdante la aferon, naskiĝis parte tial, ke en la oficialaj finnaj tradukoj estas tie eraro. Responde Särelä forigis el la evangelioj la esprimon ottaa kaste (preni la bapton) kaj skribis la esprimon tulla kastetuksi (iĝi baptita) – laŭ li tia traduko estas pli prezica kaj la malpli prezica traduko pliigis malapogon de la infana bapto en Finnlando.

En la finn-svedaj paroĥoj estas uzita la oficialaj bibliaj tradukoj de Svedio.

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]