Flago de Antigvo kaj Barbudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Antigvo-Barbudo)

La nacia flago de Antigvo kaj Barbudo estis adoptita la 27-an de februaro 1967, kaj estis dizajnita de nacie konata artisto kaj skulptisto, Sir Reginald Samuel. La altiĝanta suno simbolas la tagiĝadon de nova epoko. La koloroj havas malsamajn signifojn, la nigra estas por la afrika deveno de la homoj, la blua por espero, la ruĝa por energio aŭ dinamiko de la homoj. La sinsekva tinkturado de flava, blua, kaj blanka (de la suno malsupren) ankaŭ signifas la sunon, maron, kaj sablon. La bluo ankaŭ reprezentas Karibion, kaj la V-formo estas la simbolo de venko.

La flago originas de la atingo de aŭtonomio en 1967. Ĝi estis la alloga dizajno en konkurado kiun pli ol 600 lokaj homoj eniris. La dizajnisto kaj gajninto estis Sir Reginald Samuelo.

La ŝtatoflago, kiu estas uzita nur fare de la nacia marborda gardistaro, konsistas el blanka kampo, ruĝa kruco, kaj la ŝtatflago en la kantono.