Flago de la Komoroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Komoroj)
3:5

La nuna nacia flago de la Komoroj estis dizajnita en 2001 kaj oficiale adoptita la 7-an de januaro 2002. Ĝi daŭre elmontras la duonlunon kaj kvar stelojn, uzita en iomete diversaj formoj ekde 1975 dum la sendependecmovado. En ĝia konstitucio, la registaro de Komoroj nomas ĝin la "nacian emblemon", kvankam estas komprenite ke temas pri flago.

La dizajno havas blankan duonlunon kun kvar blankaj steloj interne de verda triangulo. La flago havas kvar striojn, reprezentante kvar insulojn de la nacio. Flava estas por Mohéli, blanka estas por Majoto (reklamita de Komoroj sed administrita de Francio), ruĝa por Anjuano, kaj blua estas por Granda Komoro. La steloj kaj duonluno reprezentas Islamon, kiu estas la plej grava religio de la nacio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]