Flago de Trinidado kaj Tobago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nacia flago de Trinidado kaj Tobago estis adoptita en 1962. Ĝi estas flago el ruĝa koloro kun nigra bendo kun blankaj bordoj kiu diagonale transiras ĝin. La ruĝo simbolas la afablecon de la popolo kaj la sunlumo. Blanko reprezentas la egalecon kaj la maron. Nigro reprezentas la kuraĝon kaj unuecon de la lando.