Lanacia flago de Ugando estis adoptita la 9-an de oktobro1962, la dato kiam Ugando iĝis sendependa de Britio. Ĝi konsistas el ses egalaj horizontalaj strioj nigra (supro), flava, ruĝa, nigra, flava, kaj ruĝa. Blanka disko estas supermetita ĉe la centro kaj prezentas la nacian simbolon, griza kronogruo, turniĝante al la hisflanko. La tri koloroj reprezentas la kolorojn de la ŝtato kaj popolo. La flago estis dizajnita de la uganda ministro de justico, Mr. Grace Ibingira.