Flava kalateo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flava kalateo
Calathea lutea
Calathea lutea
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Liliopsida
Ordo: Zingibraloj Zingiberales
Familio: Marantacoj Marantaceae
Genro: Calathea
Specio: Flava kalateo
Calathea lutea
(Aubl.) E.Mey. ex Schult.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Flava kalateo (Calathea lutea), estas specio de planto apartenanta al la familio Marantacoj (Marantaceae), kiu estis unuafoje priskribita science en 1775 de la franca botanikisto Jean Baptiste Fusee -Aublet. Ĝi estas planto, kiu kreskas en la amerikaj tropikoj, kies folioj estas uzataj en iuj landoj por envolvi tamalojn, la Venezuelan tamalon kaj aliajn molajn manĝaĵojn. En Kolombio ĝi ankaŭ estas konata per la nomo de bijao aŭ "hojas de Congo"[1].

Detalo
Rigardo de la planto

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Flava kalateo estas herbeca planto, atinganta grandecon de 1,6 ĝis 4 m altaj. Folioj pluraj, bazaj kaj 1 (2) ligitaj al tigo, longaj 30 ĝis 150 cm kaj larĝaj 20 ĝis 60 cm, apekso larĝe rondigita al detranĉita, dense kotonharaj, verda sur la supra surfaco, blanka-vakseca pruina sur la malsupra flanko. Infloreskoj pluraj per ŝoso, cilindraj, 9 ĝis 30 cm longaj kaj 2,5 ĝis 6 cm larĝaj, brakteoj 7 ĝis 18, spiraloj sed ŝajnantaj esti iom distingaj en la seka materialo, ledecaj, persistaj, vertikalaj, subglabraj kun la randoj harplenaj en la supra surfaco, glata interne, sunbrunaj ĝis ruĝbrunaj, malfermaj floroj; Sepaloj longaj 6 ĝis 9 mm, nuancigitaj de rozkolora; korolo helflava, tubo 25 ĝis 29 mm longa, purpurbrunaj loboj; flava staminodia. Kapsuloj ovovoidaj, rondoformaj, oranĝaj, harplenaj en la bazo, persistaj sepaloj; verdetaj semoj.[2]

Disvastigado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ofta specio, trovebla en neŝirmitaj modifitaj lokoj aŭ en marĉaj areoj kaj laŭ riveroj en la atlantikaj kaj nord-centraj zonoj; en alteco de 0 ĝis 300m (ĝis 900m en Boaco, Nikaragvo); floras kaj fruktiĝas tutjare sed ĉefe de februaro ĝis majo;[3] de Meksiko al Brazilo kaj Peruo, kiel en Antiloj. Kvankam ili ankaŭ rezistas 2 000 metrojn, kiel en oriento de Antiokio.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

La folioj kutimas envolvi manĝaĵojn, kiujn oni kutime nomas malvarmajn manĝaĵojn, ĝi ankaŭ servas kiel pakumaĵo por tamaloj en Antiokio kaj Santander, kaj pasteĉoj kaj hayacas en la kariba regiono (Kolombio kaj / aŭ Venezuelo), ĝis la Ĵuanoj en Tarapoto kaj Moyobamba (Peruo), same kiel en la preparado de ayampaco kaj maito en Ekvadoro kaj foje por tegmento. Krome la suko de ĝia rizomo kaj tigoj havas grandan diurezan valoron. En (Panamo) ĝi estas uzata por envolvi tamalo, ĉu ĝi estas el malnova, ĉu nova maizo; envolvi la Monon - kompletan manĝaĵon en la regiono Chiriquí kaj foje kringoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Calathea lutea estis priskribita de (Aubl.) E.Mey. ex Schult. y publicado en Mantissa 1: 8. 1822.[2]

Sinonimio
  • Maranta lutea Aubl., Hist. Pl. Guiane 1: 4 (1775).
  • Phrynium luteum (Aubl.) Sweet, Hort. Brit., ed. 2: 494 (1830).
  • Phyllodes lutea (Aubl.) Kuntze, Revis. Gen. Pl. 2: 695 (1891).
  • Maranta disticha Buc'hoz, Herb. Color. Amérique: t. 156 (1783).
  • Maranta cachibou Jacq., Fragm. Bot.: 52 (1806).
  • Maranta casupo Jacq., Fragm. Bot.: 51 (1806).
  • Calathea discolor G.Mey., Prim. Fl. Esseq.: 7 (1818).
  • Phrynium casupo (Jacq.) Roscoe, Monandr. Pl. Scitam.: t. 43 (1827).
  • Calathea cachibou (Jacq.) Lindl. ex Horan., Prodr. Monogr. Scitam.: 12 (1862).
  • Calathea magnifica C.V.Morton & Skutch, J. Wash. Acad. Sci. 20: 372 (1930).[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. OpenSolution.org. Hoja de Congo. (Paquete) - vamosamercar.com. Arkivita el la originalo je 29-a de marto 2017. Alirita 29-a de marto 2017.
  2. 2,0 2,1 Calathea lutea. Tropicos.org. Missouri Botanical Garden. Alirita 30-a de julio 2015.
  3. Moreno 268, Stevens 16806;
  4. Calathea lutea. Royal Botanic Gardens, Kew: World Checklist of Selected Plant Families. Alirita 21-a de decembro 2010.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carnevali Fernández-Concha, G., J. L. Tapia-Muñoz, I. M. R. M., R. Duno de Stefano, S. Hernández-Aguilar, T. F. Daniel, F. Coe, J. J. Ortíz, N. Diego, L. C. Itzá & F. M. Pat. 2005. Notes on the flora of the Yucatan Peninsula III: new records and miscellaneous notes for the peninsular flora II. Harvard Pap. Bot. 9(2): 257–296.
  • CONABIO. 2009. Catálogo taxonómico de especies de México. 1. In Capital Nat. México. CONABIO, Mexico City.
  • Correa A., M.D., C. Galdames & M. Stapf. 2004. Cat. Pl. Vasc. Panamá 1–599. Smithsonian Tropical Research Institute, Panamá.
  • Dodson, C.H. & A.H. Gentry. 1978. Flora of the Río Palenque Science Center: Los Ríos Province, Ecuador. Selbyana 4(1–6): i–xxx, 1–628.
  • Dodson, C.H., A.H. Gentry & F.M. Valverde Badillo. 1985. Fl. Jauneche 1–512. Banco Central del Ecuador, Quito.
  • Forzza, R. C. 2010. Lista de espécies Flora do Brasil https://web.archive.org/web/20150906080403/http://floradobrasil.jbrj.gov.br/2010/. Jardim Botânico do Rio de Janeiro, Río de Janeiro.
  • Funk, V. A., P. E. Berry, S. Alexander, T. H. Hollowell & C. L. Kelloff. 2007. Checklist of the Plants of the Guiana Shield (Venezuela: Amazonas, Bolivar, Delta Amacuro; Guyana, Surinam, French Guiana). Contr. U.S. Natl. Herb. 55: 1–584. View in Biodiversity Heritage Library

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Calathea lutea en la hispana Vikipedio.