Florlingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blanka dianto instigas al pureco
La signifo de la miozoto estas tre konata kaj popola: ne forgesu min

Florlingvo estas iel sekreta, kodita maniero esprimi sin inter geamantoj, aŭ amuntoj (aŭ amintoj!) per sendo de floroj kiuj ĉiu havas priama signifo. Ties origino estis dum la mezepoko, kiam ofte la sentoj kaj ĉefe komunikoj devis nepre esti sekretaj. Nuntempe la florvendistoj klopodas revigligi tiun esprimmanieron por helpi sian negocon. Tre ofte en filmoj kun historioj kaj de pasintaj epokoj kaj de nuntempaj aperas scenoj bazitaj sur tiu kutimaro. Tiu lingvaĵo rilatas al aliaj similaj kiel tiuj pri uzado kaj movado de ventumiloj

Historio, aŭtoroj:


Listo:

  • Akvolilio: "Vi estas frosteca"
  • Dianto
    • rozkolora dianto: "Mi respondas al vi jese"
    • ruĝa dianto: "Vi instigas min al amoraj sentoj"
    • blanka dianto: "Vi instigas min al puraj sentoj"
    • plurkolora dianto: "Mi plupripensos"
  • Digitalo: "Mi jam travivis seniluziiĝojn"
  • Filadelfo: memoro (eble pro ties persistemea aromo), ankaŭ "Vi ebriigas min"
  • Hedero: "Mi mortas tie, kie mi alkroĉas" t.e. eterna fideleco
  • Kalendulo: ĉagreno
  • Konvolo: reveninta feliĉo
  • Krizantemo: "Mia koro estas libera"
  • Lekanteto: "Ni profitu je juneco"
  • Lilio: pureco
  • Miozoto: ne forgesu min
Mito

Dum la mezepokoj iam kavaliro kun sia amatino promenis laŭlonge rivero. Dum la plukado de fasko da floroj li falis en la akvo pro la pezo de sia kiraso. Dum li dronis li ĵetis la faskon da floroj al sia amatino kaj kriis "Ne forgesu min". Ĉi tiu floro estas ligata al romantikismo kaj tragikeco kaj ofte estis portata de virinoj kiel signo de fideleco kaj senfina amo.

En aliaj lingvoj
  • France: Ne m'oublie pas; Myosotis des bois
  • Angle: forget-me-not
  • Germane: Vergißmeinnicht
Blanka narciso estas simbolo de memamo ekde grekoromia klasikismo


Eksteraj ligiloj

greke http://www.zauber-pflanzen.de/liebblsp2.htm greke http://www.meemelink.com/books%20pages/17525.La%20Tour.htm greke http://www.jfpc.or.jp greke http://www.earthlypursuits.com/FlwrsPer/FPtitle.htm