Foix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Foix (stacidomo).
Foix
okcitane: Fois
komunumo
Ĝenerala vido
Blazono
Oficiala nomo: Foix
Ŝtato Francio Francio
Regiono Okcitanio
Departemento Ariège (ĉefurbo)
Arondismento Foix
Kantono Foix-Ville
Komunumaro Pays de Foix
Riveroj Ariège, Arget
Situo Foix
 - koordinatoj 42° 57′ 59″ N 1° 36′ 28″ O / 42.96639 °N, 1.60778 °O / 42.96639; 1.60778 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 933 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 358 m s. m.
Areo 19,32 km² (1 932 ha)
Loĝantaro 9 712 (2008)
Denseco 502,69 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 09000
INSEE 09122
Situo de Foix enkadre de Francio
Situo de Foix enkadre de Francio
Situo de Foix enkadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Foix
Retpaĝo: www.mairie-foix.fr
Map

Foix [fŭa] (okcitanlingve Fois [fuiŝ]), en esperanto Fojso[1], estas urbo en Francio, la ĉefurbo de la departemento Ariège. Ĝi estas malgranda urbo (10 000 loĝantoj) kaj situas en profunda valo ĉirkaŭita de altaj montoj, la Pireneoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la urbo aperis unuafoje en la jaro 507, kiam visigotoj forportis Sanktan Volusien, episkopon de Tours, tiam jam ekzilitan en Tuluzo, kaj senkapigis lin. Lian korpon oni metis en la preĝejon dediĉitan al Sankta Nazaire. Dum la karola epoko, konstruiĝis apud ĝi abatejo kiu prenis lian nomon, kaj nun anstataŭigas ĝin la prefektejo de la regiono Ariège.

La unua mencio pri la urbo mem aperis en 988, kiam Roger la Maljuna el Carcassonne faris plurajn donacojn al la abatejo, kio igis monaĥojn starigi religiajn konstruaĵojn kaj loĝejojn.

La urbo tamen fine organiziĝis nur dum la 12-a jarcento, sub influo de Roger la 2-a, reveninta el krucmilito.

La kastelo de Foix jam ekzistis en la 10-a jarcento kiel posedaĵo de grafo Roger la 2-a. Roger-Bernard la 3-a, unu el liaj filoj, heredis la regionon de Foix je lia morto kaj fariĝis la unua grafo de Foix. Ekde la memstariĝo de Andoro, en 1278, la grafo de Foix estis unu el ĝiaj kunprincoj. Hodiaŭ, Foix estas ĝemelurbo de Andoro la Malnova.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Foix posedas grandan mezepokan fortikigitan kastelon kiu staras sur monteto kaj superregas la tutan urbon.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Foix estas bonega startloko por ekskursado en la regiono: montoj, prahistoriaj grotoj, mezepokaj fortresoj kaj montaraj vilaĝetoj.

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉdonojn (0,11% de voĉoj) en 2004, kaj 8 voĉdonojn (0,28% de voĉoj) en 2009. De pluraj jaroj Esperanto-kursoj ekzistas en FOIX ; unue en asocia kunvenejo-restoracio "L'EQUI-TABLE" kun Viktor, Kinou kaj aliaj ; poste en Foyer LEO LAGRANGE kun René (Vice-Prezidanto de C.E.E.A. <http://esperanto.ariege.free.fr/index.php>), Viktor, Monik', Fabris' k.a. Ankaŭ dum pluraj jaroj dissendiĝis radio-elsendoj el RADIO TRANSPARENCE danke al René, Nathalie, Pierre kaj Alain. Kristjah LAVARENNE iam E-igis informilon pri la rom-katolika preĝejo SAINT-VOLUSIEN. C.E.E.A. de pluraj jaroj prezentas inform-budon dum la Film-Festivalo "RésistanceS" (= Rezistadoj/Rezistanco-j).

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]