Fondaĵo Vatikana Joseph Ratzinger – Benedikto la 16-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fondaĵo Vatikana Joseph Ratzinger – Benedikto la 16-a
fondaĵo
Komenco 1-a de marto 2010 vd
Lando(j) Vatikano vd
Sidejo Vatikano
Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo
vdr
Papo Benedikto la 16-a

La Fondaĵo Vatikana Joseph Ratzinger – Benedikto la 16-a estis starigita la 1-an de marto 2010 en Vatikano rekte de papo Benedikto.

En la stariga teksto estas dirate ke papo Benedikto la 16-a, konsiderinte la deziron esprimitan far diversaj intelektuloj por la kreo de institucio havanta la celon iniciati la publikigon, disvastigon kaj studon pri la verkoj de tiama Profesoro Joseph Ratzinger, kaj vidinte la neceson doni adekvatan laŭjuran formon al la aludita institucio, disponis la starigon, laŭnorme de la Kodo de Kanona Juro kaj de la Fundamenta Leĝo de la Ŝtato de la Vatikanurbo, de la “fondaĵo vatikana Joseph Ratzinger – Benedikto la 16-a".

Celoj[redakti | redakti fonton]

La celoj de la “fondaĵo vatikana Joseph Ratzinger – Benedikto la 16-a" estas priskribitaj en la artkolo 2-a de la Statuto, kiu sinteziĝas jene:

  • La antaŭenigo de la scio kaj studo pri la teologio;
  • La organizo kaj disvolvigo de kunvenoj de alta valoro scienca kaj kultura;
  • La premiado pri esploristoj kiu sin distingis pro apartaj meritoj en la publikado kaj/aŭ scienca esploro-

Kapitalo por la premio[redakti | redakti fonton]

La kapitala havaĵo el kiu devenigis la premian nomon estas konstituata precipe el la enspezoj de la merkatigo de la libraj verkoj de la sama pontifiko, kaj el libervolaj kontribuaĵoj de tiuj kiuj adheras al la idealoj de la Fondaĵo.

Direktoraj organoj[redakti | redakti fonton]

La gvidantaj organoj de la Fondaĵo estas tiel komponitaj:

  • Administra Konsilio kies membroj estas aktuale [oktobro de 2012) Mons. Giuseppe A. Scotti, dokt. Paolo Cipriani, Mons. Georg Gänswein, Patro Stephen Horn kaj Don Giuseppe Costa;
  • Prezidento Mons. Giuseppe A. Scotti, Vicprezidento dokt Paolo Cipriani;
  • Revizora Konsilio nun komponita de librotenisto Aleksandro Grisanti, kaj Prezidento kaj konsilistoj: nun Mons. Alberto Perlasca kaj Doktino Maria Teresa Carone;
  • Scienca Komitato: nun komponita de Kardinalo Camillo Ruini, Prezidento, kaj Konsilistoj Kard. Tarcisio Bertone, Kard. Angelo Amato, Mons. Jean-Louis Bruguès kaj Mons. Luis Francisco Ladaria. [1] Arkivigite je 2012-11-09 per la retarkivo Wayback Machine

La eldonaĵoj de papo Ratzinger-Benedikto 16-a[redakti | redakti fonton]

La publikigaĵoj de Benedikto la 16-a, kies disvastiĝo kontribuos nutri la fonduso, estas:

  • ĉiuj skriboj inkluzive de tiuj ĉeestaj en la Opera Omnia (ĉiu verkaro), planita je 16 volumoj. [2] Arkivigite je 2012-10-14 per la retarkivo Wayback Machine.

Premiitoj de 2012 kaj 2013[redakti | redakti fonton]

La premioj, konfiditaj rekte de Papo Ratzinger la 16-an de oktobro 2012 al la elektitoj de la Scienca Komitato, honoris usonan jezuitan Brian E. Daley kaj la laikan filozofon Rémi Brague “ĉar en ili du scienco kaj saĝo estas destinitaj al servo de la vivarto”. La unua [3] nune havas katedron pri teologio ĉe la universitato Notre Dame de Indianao post docenteco eb diversaj landoj: oni premiis kumule la tutan lian penson karakterizigantan “per la kapablo unuigi pasion por la homo kaj sciencan rigoron. La dua [4], france naskiĝinta en 1947, edziĝinta kaj patro de kvar gefiloj, profesoras pri filozofio ĉe la Universitato de Parizo 1 kaj ĉe tiu de Munkeno ekde 2002, post docenteco en diversaj universitato kaj institutoj. Ankaŭ tiukaze oni lin premiis ĉar startinte el eksterordina scio pri la origino kaj historio de la kristana kredo, ili kapablas rigardi antaŭen por konstrui sur la bazoj de tiu sama kredo. (El la prezentado de la referenatoj).

Per la premio Ratzinger 2013 estis honiritaj Richard A. Burrige (1955) angla bibliisto, membro de la anglikana kristana konfesio kaj dojeno de la King’s College pro lia granda kontribuo al la rekono, hstoria kaj teologia, pri la neeliminebla ligo de la Evangelioj al Jesuo de Nazaret, kaj al Christian Schaller (1967), katolika laiko, germana scienca kunlaboranto, kaj nun vicprefekto de la Kongregacio por la Kristana Doktrino kaj docento pri dogma teologio pro la rolo de redaktanto de la “Opera omnia” de Joseph Razinger. (L’Osservatore Romano de 26-a de oktobto 2013).

Nuna (oktobro 2013) prezidanto de la Fondaĵo Vatikana Joseph Ratzinger – Benedikto la 16-a estas monsinjoro Antonio Scotti.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]