Fontamara (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Fontamara
Fontamara
Aŭtoro Ignazio Silone
Eldonjaro 1939
Urbo Amsterdamo
Eldoninto Federacio de Laboristaj Esperantistoj
Paĝoj 188
v  d  r
Information icon.svg

Fontamara estas romano de la itala verkisto Ignazio Silone.

Fontamara estas la nomo de fikcia vilaĝo en Abruco kaj loko de la ago. La libro ekestis en 1930 en svisa ekzilo kaj aperis en 1933 kiel traduko en Svislando. En 1961 Silone adaptis la tekston.

La libro Fontamara estas tradukita en Esperanton de A. Anĝelo kaj J. van Scheepen kaj eldonita de Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE) en Amsterdamo.

Ago[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Tri vilaĝanoj – patro, patrino kaj filo – informas la ekzilitan verkiston dum unu tuta nokto pri la okazintaĵoj en la vilaĝo Fontamara, kaj tiu post tio decidas, surpaperigi ĉi tiujn rakontojn. Fontamara situas en la periferio, izolita en la altmontaro. La vilaĝanoj havas tie ankoraŭ povran vivon. Malmultaj akiraĵoj de la moderna vivo trapenetras en la monta mondo; la komunuma heroldo ĉiam estas perforte forpelita.

La malabunda enspezo apenaŭ sufiĉas por vivi, multaj loĝantoj vidas solvon nur en elmigrado. La ekfloranta faŝismo ŝanĝas la vivon de la kafonoj (cafoni), kiel oni nomas la needukitajn montajn terkultivistojn. Unue la labormigrado estas limigita, poste riĉa fabrikposedanto, kiu kiel faŝisto akiris oficon kaj dignon, decidas ŝanĝi la fluon de rojo laŭ sia favoro, kiu servas kiel irigacio de la kampoj. La cafoni povis fari nenion. La advokato, kiu sin dediĉas – cetere ĉiam atenta pri sia propra profito – al la loĝantoj, fariĝis komplico de la fabrikposedanto.

Faŝistaj ligoj fine terorizas, perfortas kaj senkuraĝigas la vilaĝanojn. Pro tio la plej forta kaj decidema vilaĝano, kun sia filo, decidas iri al Romo. Li kontaktas la kontraŭ-faŝistan reziston, sed jam baldaŭ li kun sia kontaktulo kaj kunvojaĝanto estas arestitaj kaj ĝismorte torturitaj. La filo fine reiras al Fontamara kaj fondas kun la loĝantoj rezistan gazeton.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.


Filmado[redakti | redakti fonton]

La libro estas en 1977 filmita fare de Carlo Lizzani. Vidu Fontamara (filmo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]