Forno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pico-Forno

Forno estas masonita fajrujo por regata produkto de varmo por hejti ĉambron (kahelforno), baki panon (bakforno), fandi metalojn (altforno), kuiri potojn (brulforno), kalkoŝtonojn, brikojn, aŭ por aliaj industriaj celoj. Ĝi jam ankaŭ signifas la elektrajn kaj gasajn fajrujojn por kuiri manĝaĵojn (bakforno aŭ suba parto de stovo).

En ĝi oni pli frue forbruligis lignon kaj fosiliajn brulaĵojn kiel gasonkarbon, sed nuntempe oni jam uzas ĝin per kurento aŭ gaso, ĉar tiuj ebligas la pli bonan regon de la temperaturo.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverboj pri forno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
      Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.  
  • Citaĵo
     Ne el unu forno li manĝis jam panon. 

Bildaro

Referencoj

  1. Lernu