Frédéric DuBois de Montperreux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frédéric DuBois de Montperreux
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1798 (1798-05-28)
en Môtiers, Neŭŝatelo,  Reĝlando Prusio
Morto 7-an de majo 1850 (1850-05-07) (51-jaraĝa)
en Peseux NE, Neŭŝatelo,  Svislando
Lingvoj franca
Ŝtataneco Reĝlando PrusioSvislando
Okupo
Okupo verkisto • natursciencisto • arkeologohistoriisto
vdr

Frédéric DuBois de Montperreux, naskiĝis la 28-an de majo 1798 en Môtiers (Kantono Neŭŝatelo) - mortinta la 7-an de majo 1850 en Peseux, estis verkisto, naturalisto, arkeologo kaj svisa historiisto. Li estas konata pro sia vojaĝhistorio al Kaŭkazo.

Li kreskis ĉe la bordo de Lago de Neŭŝatelo. Lia patro estis komercisto, kaj studis en Neŭŝatelo. Li publikigis vojaĝrakonton kaj ricevis la oran medalon de la Franca Societo de Geografio, kaj ankaŭ la eniron en la Ordeno de Sankta Stanislao.

De 1838 li instruis arkeologion ĉe la Akademio de Neŭŝatelo.

Kiel arkeologo li esploradis. Li malkovris la gaŭl-romiajn restaĵojn de Colombier. Li estis interesita pri la mezepokaj monumentoj de Neŭŝatelo, precipe la kolegia preĝejo kaj la kastelo.

Li estis amiko de Ferdinand Keller kaj Arnold Escher von der Linth. Li donacis sian bibliotekon kaj kolektojn al la urbo Zuriko.