François Broussais

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François Broussais
Persona informo
NomoFrançois Broussais
Naskiĝdato14-a de decembro 1772
Dato de naskiĝo14-a de decembro 1772 [#]
NaskiĝlokoSaint-Malo
Mortodato17-a de novembro 1838
Dato de morto17-a de novembro 1838 [#]
MortolokoVitry-sur-Seine
Mortokialokancero [+]
Aĝo je morto65
Okupoj kaj profesioj
Okupokirurgo
Geografio
ŜtatoFrancio
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Ceteraj informoj
Honorigo
Portalo pri Homoj
vdr

François Broussais (naskiĝis la 14-an de decembro 1772 en Saint-Malo kaj mortis la 17-an de novembro 1838 en Vitry-sur-Seine) estis franca kuracisto kaj kirurgo de la franca revolucio kaj de la unua franca imperio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

François Broussais naskiĝis en Saint-Malo en 1772. Lia patro estis mara kirurgo kaj lia patrino estis filino de apotekisto.

En 1776, lia patro ĉesigis sian maran karieron por instali sin en Pleurtuit kun sia familio. Lia onklo, kiu estis pastro, instruis legadon kaj mesdiron al li.

Li eniris la kolegion de Dinan kiu poste prenis la nomon François Broussais; Chateaubriand estis samklasano de Broussais en tiu kolegio.

En 1792, li partoprenis en la milito de Vendée. En 1793, li estis kaporalo, partoprenante en la bataloj kaj subpremoj de la regiono de Nantes.

En januaro 1796, li eksciis pri la morto de siaj gepatroj, mortigitaj en ties domo, de grupo de ĉuanoj.

En 1799, li ekvivis en Parizo. Li diplomiĝis en 1802 pri medicino. Li kuniĝis kun la armeo de Napoleono en 1804, en la kivako de Bulonjo, kiel "ordinara kuracisto" de la armeo de la oceanaj marbordoj, celanta invadi Anglion. En 1805, li partoprenis en la Batalo ĉe Slavkov (france Austerlitz); laŭ atesto de Larrey, li flegis la rusajn kaptitojn trafitajn de tifo. Li akompanis la trupojn en Dalmatio kaj norde de Italio.

Trafita de digesta febro en 1808, li kruracis sin per rigora dieto, rifuzante la kuracajn metodojn de siaj kolegoj.

En nur kelkaj semajnoj, li redaktis kaj publikigis sian "Histoire des phlegmasies ou inflammations chroniques" en 1808, en du 600-paĝaj volumoj.

En 1820, li fariĝis unua profesoro kaj ĉefkuracisto en hospitalo Val-de-Grâce. Li estis inter la unuaj membroj de la reĝa akademio pri medicino.

En marto 1832, ĥolerepidemio atingis Parizon; ĝi mortigis 18 000 personojn. La sistemo de Broussais montriĝis malsukcesa ; famaj viktimoj mortis en liaj brakoj, el kiuj la fama generalo Lamarque, kaj eĉ Casimir Perier. Ankaŭ Broussais estis trafita ĥolero, sed laŭ malgrava formo de epidemifino.

Broussais mortis la 17-an de novembro 1838, en la ĉirkaŭurbo Bacchus en Vitry-sur-Seine, pro rektumkancero.

Sistemo de Broussais[redakti | redakti fonton]

Broussais asertis ke en patologio « ĉio estas inflamo », klarigante ĉiujn patologiajn fenomenojn per la irito kaj inflamo de histoj, precipe tiuj de la digesta tubo. Oni ofte akuzis lin pro instruado de ekskluziva sistemo kaj trouzado de sangeltiro.